Esperanta Civito

Du numeroj de "Heroldo" en oktobro

"Heroldo de Esperanto" reakuratiĝas per la eldono de du sinsekvaj numeroj, la 12a kaj 13a en la jaro 2010.

La enhavo de la unua el ili stimulas al medito: "Se konsideri la situacion en la malnova Esperantio, oni pravas diri ke nia lingvo progresas danke al neesperantistoj: tion atestas la bonaj novaĵoj pri CNN-elsendo, ĵusa turka filmo kaj (iomete) Monda Socia Forumo... kaj ankaŭ el teatro: en Svislando kaj Finnlando. Dume, Afriko serĉas la kompetentojn en la nova Esperantio, kaj plia kafejo elektas la nomon Esperanto, sen esperantista interveno."

En HdE 12:2010 c-ano Leen Deij verkas pri seksa mistrakto, c-ano André Cherpillod pri landnomoj, c-ino Etel Zavadlav prezentas mikronovelon. Sed la plej vasta artikolo estas tiu de c-ino Zofia Banet-Fornalowa: "La omaĝo al Aleksandro Silbernik en Varsovio levi al ni gravan moralan demandon".

En la tuj posta numero, Popola Ĉinio eniras la fokuson pro la Pac-Nobelo kaj la unua TV-elsendo en esperanto. Aldone: "frua aŭtuno estas sezonoj de premioj, gravaj kiel la Nobela kaj malpli gravaj kiel la Alena.

Al la interna krizo de la pola Esperantio, meze de eksteraj sukces(et)oj, eĥas la problemoj en la sveda, sed ankaŭ la progresoj en Afriko kaj Azio.

En HdE 13:2010 Leen Deij verkas pri pratempa eŭropa civilizo. La funda(ko)mento de André Cherpillod pri la adverbo. Mikronovelo de Etel Zavadlav kaj recenzo de Perla Martinelli pri "Platero kaj mi". Kaj bela grafika surprizo: paĝo dediĉita al KCE, kun fotoj kaj komentarioj pri la konstruado de la nova salono, en julio-aŭgusto.

Bonan legadon deziras LF-koop, kiu posedas, eldonas kaj administras la gazeton "Heroldo de Esperanto".

[HeKo 458 3-B, 30 okt 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0122 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0584 s s 
  Total: 0.0706 s s