Esperanta Civito

La oktobra "Literatura Foiro" bunta teme kaj aŭtore

La numero 247 de la revuo “Literatura Foiro” (oktobro 2010, 41a jaro) buntas laŭ temoj kaj aŭtoroj.

La ĵusa literatura Nobel-laŭreato Mario Vargas Llosa estas unu el la akcentoj, unue per artikolo de Perla Martinelli pri ŝia renkonto kun li kaj pri lia verkista talento. La eseo “La fino de la mondo” de Leen Deij kvazaŭ daŭrigas la temon traktitan en la peco el ne tiom vaste konata verko de Vargas Llosa, “La milito de l’ mondofino” (tradukita de Perla Martinelli).

Kaj originala literaturo, kompreneble: la aŭtuno ĉe-mara tra la okuloj de Boguslaw Sobol, kaj aliaj poemoj el la plumo de Lenke Szász; premieras nova rakonto de Julian Modest. Zlatoje Martinov recenzas la faskon de hajkoj “Kardo sur kasko” de Ivaniĉka Maĝarova.

Teatro: la dua kaj lasta akto de “Kvarteto” de Ronald Harwood, per la traduko de Giorgio Silfer, kiu kapablis tute fideli al la angla humurplena originalo adaptante ĝin al la esperantista subkompreno de la teksto. Unu specimeno el pluraj: al la maljuna operkantistino, kiu diras "Siatempe mi lumis pli brile ol la ceteraj en la firmamento", la eksedzo respondas "Jes, jes, kiam vi estis ankoraŭ verda, vi estis granda stelo".

En la numero aperas la tria kaj lasta parto de la eseo de Katharina Raabe “Kiam la nebulo leviĝis”, pri la evoluo de la literaturoj en Meza kaj Orienta Eŭropo depost 1989. Bojko Lambovski kompletigas la temon per sia kontribuaĵo prezentita dum la regiona PEN-konferenco en Balĉik.

Vinko Oŝlak recenzas per eminenta eseo la unuan kajeron de “Homarane”, revuo pri socio, filozofio kaj religio, redaktatan de Bertil Nilsson. Revenas interlude Radoslaw Nowakowski, ĉi-foje pri la produktado de unikaj libroj en nia lingvo.

“Novaj vestoj por la Eta Princo”, tiel kadre de la rubriko “Kultura agendo” startinta en 2010 Ljubomir Trifonĉovski titolis sian impreson pri la nova (tria reviziita) eldono de tre ŝatata la libro de Saint-Exupéry, fare de Kanada Esperanto-Asocio kaj Espéranto-France.

Oni trovos en la numero bibliografion (liaj kontribuoj al LF) de la forpasinta Arthur Baur, iama membro de la Esperanta PEN.

La revuon “Literatura Foiro” posedas, eldonas kaj administras LF-koop; ĝi estas ankaŭ la organo de Esperanta PEN-Centro kaj parolilo de la Lingva Komitato de Esperantio. Ĉefredaktoro: Ljubomir Trifonĉovski. Perantoj en 37 landoj. Provekzemplero estas mendebla senpage ĉe Kooperativo de Literatura Foiro, CP 928, CH-2301 La Chaux-de-Fonds, Svislando; aŭ ankaŭ tra nia redakcio.

[HeKo 459 5-B, 1 nov 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0137 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0410 s s 
  Total: 0.0547 s s