Esperanta Civito

Esperanta Naturamikaro asembleos en Malago

Sabato 26 marto 2011 estas la dato proponita por la unua ordinara Asembleo de Esperanta Naturamikaro, en Malago. Se la propono plachos al la provizora Komitato, la provizora prezidanto, c-ano Julio Herrero, kunvokos la Asembleon de ENa por tiu dato.

La Asembleo elektos la definitivan Komitaton, konsistontan el tri membroj plus eksteraj helpantoj, decidos pri la rilatoj kun Naturamika Internacio, ekzamenos la iniciatojn por la unua jaro. Inter ĉi-lastaj estos la eventuala luo de lokalo en la Esperanto-Domo de Malago.

ENa estas kompletiganta la formalaĵojn por akiri juran personecon. La proceduro daŭras pli ol antaŭvidite, ĉar la statuso de ne loka asocio postulas registradon ĉe ŝtata instanco en Madrido.

Por aliĝi al ENa sufiĉas mesaĝi al ĝia retadreso: <naturamik ĉe esperantio.net>.

[HeKo 460 6-B, 17 nov 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0139 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0446 s s 
  Total: 0.0585 s s