Esperanta Civito

Tri modeloj de diasporo

La diasporoj esence respondas al tri modeloj. En la unua enestas iu fonda evento, en formo de enorma traŭmato: genocido, intercivitana milito, forpelo, aŭ tre severa subpremado. Tiu evento devigas popolon al parta aŭ totala ekzilo. Ĉi tia diasporo gardas fortan rilaton kun la devena teritorio, revante revenon al tiu lando. La plej konataj ekzemploj estas la hebrea kaj la armena.

La dua tipo de diasporo respondas al procezoj malpli brutalaj, al startopunkto bazita sur elekto, kaj al sintenoj kiuj ebligas al la elmigrintoj, eĉ post pluraj generacioj, gardi striktajn ligojn, ekonomie kulture persone kaj familie, kun la devena lando kaj kun samoriginaj komunumoj, setlantaj tamen alilande. La ĉina kazo estas la plej emblema.

Tria modelo estiĝas kiam la diasporo estas fakte inventaĵo, produkto sen forta referenco al fonda momento, kaj sen aparta ankrado historia kaj teritoria. Temas pri reto kiu ekspansias laŭ kultura novigo, arta kreivo kaj vivostilo. Paul Gilroy (1993) citas la ekzemplon de Black Atlantic, la nigrula diasporo kies cirkula spaco trairas la Atlantikon, de Usono al Anglio, pasante tra la Antiloj. Giorgio Silfer citas la ekzemplon de la esperantlingva komunumo.

En la tri modeloj pluraj referencoj karakterizas diasporon: eble komuna religio, komuna gastronomio, la haŭtkoloro, komuna lingvo. En ĉiuj kazoj la lingvo rolas dudirekte: kiel inter- kaj kiel intrakomunikilo; en la dua direkto ĝi estas kaj elemento de identigo kaj instrumento de identeco. Sed la lingvo estas ankaŭ rimedo por arta produktado: poezio, prozo, teatro; konsekvence, la literaturo vehiklas la identecon de diasporo. Des pli se nur la lingvo povas difini tiun diasporon: nek sango nek religio nek haŭtkoloro. Tio estas ĝuste la kazo de la esperanta literaturo.

Je la komenco estis nur libro...

Legu la tutan eseon en "Literatura Foiro", decembro 2010

[HeKo 460 7-B, 18 nov 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0151 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0356 s s 
  Total: 0.0507 s s