Esperanta Civito

Madridanoj emas fondi respublikojn

Kvankam (aŭ eble ĉar) anoj aŭ gastoj de monarkia ŝtato, iuj madridanoj ŝatas fondi respublikojn.

La modon inaŭguris la kamaĉuloj, kiuj fondis antaŭ pli ol du jaroj sian desperantan respublikon, kredante parodii la Esperantan Civiton, sed fakte mokante alian aferon, per tiel kretenaj anoncoj: "Rekomendo 00002 pri Festotago (14a de aprilo): La Oficiala Festotago de la Esperanta Respubliko (en la ekzilo) estas la 14a de aprilo, omaĝe al la Dua Hispana Respubliko (1931-1939), sen ajna rilato kun la mortotagoj de Zamenhof, Lincoln, Titaniko kaj aliaj pioniroj." Bona servo por la nostalgiuloj de la frankismo, tiel deliri pri la Hispana Respubliko: sed ja inter la kamaĉuloj tre multaj ne volis protesti kontraŭ la fakto ke Francisco Franco estis la alta protektanto de UK.

Nun en Madrido estis kreita nova mikronacio, la Kastela Respubliko aŭ Kastelio. Tio ŝajnas soni kiel parodio de Kastilio. Ni estu dankemaj al ĉi tiu nova iniciato, ĉar ĝi evidentigas la gravan diferencon inter la Esperanta Civito, alternativa organiza modelo de Esperantio ("alia Esperantio eblas"), kaj la kurioza fenomeno de mikronacioj kaj miniŝtatoj. Verdire, la Kastelianoj ne estas la unuaj esperantistoj kun simila konduto: ekzemple Atilio Orellana Rojas, la eks(igit)a direktoro de Internacia Esperanto-Instituto en Hago, oficas kiel subministro de unu el tiuj mikronacioj.

Do ni klare distingu inter la aliĝintoj al la desperanta respubliko kaj tiuj al Kastelio. La unuaj agas pro kombino de malamo kaj malseriozeco, kiu pelas ilin en la saman statuson de faraono Parzival. La duaj agas malmalice en tereno de ordinaraj stranguloj.

Komuna al ambaŭ madridaj nestoj tamen estas la jura malklereco. Sed denove diverĝo: al la kamaĉuloj eĉ mankas la intereso pri juro, dum la kastelianoj, dotinte sin per konstitucio, montras certan sentemon, bedaŭrinde farante gravajn erarojn. Ekzemple, "Nome de la kastela popolo la Justico estas ekskluzive administrata de la Ministerio de Justico kaj Egaleco, submetita nur al la Konstitucio kaj leĝoj". En vera demokratio, la justicon ne administras iu membro de la ekzekutivo, sed sendependaj instancoj: estus kvazaŭ diri, ke en la Esperanta Civito iu membro de la Kapitulo plenumas la funkcion de la Kortumo, la arbitracia instanco. Jure, la desperanta respubliko estas ekzemplo de kompleta analfabetismo, dum la kastela devas (nur) multe progresi gramatike...

Bondeziron al ĉiuj penantaj en Madrido, eĉ al unu penisinta en Ipernitio, kromnomata de hispaninoj "el tío croqueta"...

[HeKo 460 8-A, 19 nov 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0206 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0465 s s 
  Total: 0.0670 s s