Esperanta Civito

Okaze de la Tago de la kuracaj plantoj

Renkontiĝo okaze de la Tago de la kuracaj plantoj organizas Esperanto-Societo "Sukceso", Vraca (Bulgario), en la monaĥejo "Sankta Profeto Ilija" (inter urboj Mezdra kaj Roman), 24-26 junio 2011. Laŭ la bulgara popolkalendaro, la 24a de junio estas la Tago de la kuracaj plantoj (ĉar tiam plej fortaj dum la jaro).

La programo de la renkontiĝo antaŭvidas prelegojn pri la kuracplantoj kaj la popol-kredoj kaj -kutimoj tiuokaze, pri la utiligo de kuracplantoj por memsanigo kaj por produktado de medikamentoj, pri la historio de la monaĥejo (aĝa kelkajn jarcentojn, situanta en pitoresta loko, kelkcent metrojn apud la internacia fervojo Bukareŝto-Sofio), folklor-muzikan kaj literaturan programon. Por Sankta Meso la organizantoj invitos la Episkopon de Vraca (en kies diocezo estas la monaĥejo).

Por kontakti la orgnizantojn: Esperanto, PK 26, BG-3000 Vraca (Bulgario). Rete: sukceso ĉe bitex.bg

[HeKo 461 1-B, 22 nov 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0171 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0440 s s 
  Total: 0.0610 s s