Esperanta Civito

UEA imitas Civitajn festotagojn

Kun 11-jara malfruo (same kiel por la aperigo de la Manifesto de Raŭmo en sia organo...) Universala Esperanto-Asocio nerekte agnoskas festotagojn de la Esperanta Civito. Jam en 1999 la propono de Konstitucio lanĉita dum la forumo en Karolovaro listigis kvar datojn: la 14an de Aprilo, la 2an de Junio, la 10an de Aŭgusto, la 15an de Decembro. Nun la Komitato de UEA estas diskutanta pri la tagoj dum kiuj UEA-anoj "aktivu pli multe": inter ili, du koincidas kaj tria kongruas kun la festotagoj en la nova Esperantio.

La 14an de Aprilo la Esperantianoj celebras la Tagon de ĉiuj Pioniroj, la 15an de Decembro la Tagon de la Esperanta Kulturo. Ili ambaŭ estas enlistigitaj ĉe la UEA-Komitato, kun praktike tiuj samaj celoj. La 2an de Junio la Esperantianoj celebras la Tagon de la Esperanta Lingvo, ĉar tiu estas unusola certa dato pri la apero de la Unua Libro. En la UEA-Komitato oni indikus la 26an de Julio, kiu tamen estas falsa dato, kiel demonstrite plurloke, ekzemple en artikolo aperinta en la lasta numero de "El Popola Ĉinio" en 1999: lasta en tiu jaro kaj lasta en la vivo de tiu revuo el papero (ĝi daŭras nur virtuale).

Interese, ke neniu en UEA volas memori pri la datreveno de la aprobo de la Fundamento, kion faras la Civita Konstitucio per la 10a de Aŭgusto, kune celebrante kaj la aprobon de la Fundamento kaj la lanĉon de la Pakto.

Malpli motivitaj estas la ceteraj datoj, proponitaj en la UEA-Komitato: Tago de la Gepatra Lingvo – 21.02; Internacia Tago de Paco – 21.09; Eŭropa Tago de Lingvoj – 26.09. Oni ne komprenas kial "universala" asocio volus aktivi ekzemple en Azio pri... eŭropaj lingvoj; kaj kial UN/Unesko-referenca movado ignorus ĝuste la Tagon de Unuiĝintaj Nacioj... Kaj kial ne honori la Tagon de la Migranto? Sed tio estas alies problemo.

Ni limiĝas je la konstato, ke la Konstitucio de la Esperanta Civito plene kongruas kun la historie establitaj kutimoj de la esperanta popolo: la preskriboj fontu nur el la priskriboj.

[HeKo 461 4-B, 25 nov 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0147 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0439 s s 
  Total: 0.0586 s s