Esperanta Civito

Foruma interpelacio pri landaj asocioj

Delegito de Kultura Centro Esperantista ĉe la Forumo interpelaciis la Konsulon pri la sekva: Konstatinte ke en Meksiko naskiĝis dua landa asocio, dum jam unu rezultas aliĝinta al la Pakto, ni demandas ĉu la Forumo rajtas akcepti pli ol unu landan asocion en la sama ŝtato.

Respondas la Konsulo:
Por la aliĝpetoj al la Pakto por la Esperanta Civito necesas distingi inter la riceveblo kaj la akcepteblo. La riceveblo dependas de la ekzekutiva povo, dum la akcepteblo dependas de la leĝodona (Foruma branĉo de la Parlamento).

La riceveblo estas kondiĉita de la fakto, ke la aliĝpetanto respektas la konstituciajn normojn. La peto de rasisma asocio ne estas ricevebla, ekzemple: simple ĝi ne atingos la Forumon. Tio validas por kiu ajn establo: eldonejo, loka asocio, landa asocio, faka asocio ktp.

Inter la konstituciaj normoj (kaj en la foruma reglamento) principe neniu malpermesas ke en unu ŝtato pli ol unu landa asocio aliĝu al la Pakto. Konsekvence, dum Universala Esperanto-Asocio rifuzas ke estu pli ol unu aliĝinta landa asocio ekzemple en Hispanio (laŭ la naciŝtata UN-strukturo kiun UEA paŭsas), nenio malhelpas ke la Konsulo entagordigu samtempe la aliĝon de Hispana Esperanto-Federacio kaj Kataluna Esperanto-Asocio al la Pakto.

La decido pri la aliĝoj apartenas ekskluzive al la Forumo, kiel asembleo de la paktintoj. Evidente, la delegito de Meksika Esperanto-Federacio havas la eblecon esprimi sin pri la eventuala aliĝpeto de Meksika Esperanto-Asocio, ĵus fondita de esperantistoj en Aguascalientes. En la specifa kazo, ne validas la principo "audietur et altera pars", ĉar nur la paktinto rajtas preni la parolon ĉe la Forumo, krom se la Forumo mem, per plimulto, decidus aŭdi ankaŭ la ne paktinton. Aldone, se la Forumo hazarde decidus akcepti la duan landan asocion, la unua paktinta rajtus tuj bloki la decidon per demarŝo ĉe la Kortumo.

En la specifa kazo, ĝis nun ne rezultas aliĝpeto de MEA, same kiel ne rezultas eksiĝpeto de MEF, malgraŭ kontraŭdiraj neoficialaj informoj. Trans la specifa ekzemplo ĝis nun ne aktuala, en teorio eblas havi en la Pakto pli ol unu landan asocion el la sama ŝtato, sed en praktiko tio estas malfacila. Ĉiukaze, la nuna Konsulo ne intencas stimuli al tiaj aliĝpetoj.

Subskribis: Giorgio Silfer,  Konsulo por la mandato 2007-2011

[HeKo 462 4-C, 2 dec 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0137 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0468 s s 
  Total: 0.0605 s s