Esperanta Civito

Simpozio pri Valdemar Langlet

Hieraŭ okazis simpozio pri Valdemar Langlet (1872[1890]-1960) kaj lia familio, pro la kvindeka datreveno de lia morto, en Spetebyhall de Lerbo (Katrineholm), kie nia sveda pioniro naskiĝis kaj loĝis.

Valdemar Langlet estis la unua viro kiu havis esperantan edziĝon, en 1899 al Signe Blomberg, esperantistino en Finnlando. Duan fojon li edziĝis, estante vidvo en matura aĝo, al unu el la filinoj de Nikolaj Borovko (tiu de la unua odesa letero de Zamenhof), Nina. Li pioniris ankaŭ kiel esperanto-vojaĝanto kaj kiel unua prezidanto de la landa asocio en Svedio.

Kun sia edzino Langlet multe aktivis favore al judoj persekutataj en Budapeŝto dum la dua mondmilito. Tial ili ambaŭ ricevis la honoran titolon de Justuloj inter la Nacioj en 1965.

"Esperanto ludis grandan rolon dum la tago!" komentariis sen. Agneta Emanuelsson, kiu partoprenis la simpozion ankaŭ nome de la Esperanta Civito. Ŝi fakte organizis ĝin, kune kun s-ro Per-Erik Eriksson.

[HeKo 462 7-A, 5 dec 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0133 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0416 s s 
  Total: 0.0549 s s