Esperanta Civito

SIPU invitas al Burundio

La Estraro de Societo Internacia por Paco Universala informas al ĉiuj gecivitanoj kaj aliaj gesamideanoj, ke SIPU nenie deklaris sian eksiĝon el la Pakto por la Esperanta Civito; ankaŭ la Esperanta Civito nenie deklaris tion: tio signifas ke SIPU bone kunlaboras ene de la Pakto.

Ni profitas tiun bonan okazon por informi ke SIPU-anoj, Burundia Respubliko, la Estraro de Afrika Orienta Komunumo kiun Burundio nuntempe prezidas, Regiona Konferenco de Lagoj Grandaj, Estraro de Afrika Uniĝo kaj la Responsuloj de Uniĝintaj Nacioj en Burundio atendas la delegiton de la Esperanta Civito kun siaj kunlaborantoj en la ceremonio de la meto de unua ŝtono de la civito "AmaHoro", kiu okazos en januaro 2011 en Makambo, apud la Tanganika Lago.

Ni ankaŭ profitas tiun belan kaj bonan okazon inviti la responsulojn de diversaj afrikaj organizaĵoj: UETA-anoj, ACE-anoj, IZ-anoj kaj aktivaj Landaj Asocioj en ĉi tiu ceremonio.

Afrika Esperanto-Instituto en Buĵumburo jam komencis prepari la ceremonion: ĝiaj membroj multe aktivas kaj ĝis nun ili sukcesas.

Civitano Frederiko Nimubona, prezidanto de SIPU

[HeKo 464 4-B, 17 dec 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0191 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0434 s s 
  Total: 0.0625 s s