Esperanta Civito

Petro Desmet' rekondamnita

La Apelacia Kortumo en Gento ĵus konfirmis la kondamnon en unua grado kontraŭ Petro Desmet', flandra esperantisto imputita pro seksa krimo.

La koncernato, kiu ĉiam deklaris sin senkulpa, apelacios ĉe la Kasacia Kortumo, lasta juĝogrado. Kasacia verdikto tamen ne ŝanĝas la antaŭajn, nur povas ordoni la rekomencon de la proceso, plej ofte pro agnoskitaj proceduraj eraroj.

Pro ĉi tiu nova apelacio kaj pro la kondiĉa suspendo ligita al la unua verdikto, s-ro Desmet' (jam 75-jara) ne estas enprizonigita. Li ricevis multajn atestojn de solidareco el diverslandaj esperantistoj, unuavice tiuj en Movado sen Nomo.

[HeKo 464 9-A, 22 dec 10]

 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0144 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0422 s s 
  Total: 0.0567 s s