Esperanta Civito

Senmaska ne estas senmaskla

La kalembura frazo kiu karakterizas la belan, buntan kovropaĝon de "Femina" n-ro 24 (vintro 2010) aludas al la fakto, ke virino ne bezonu alpreni rolon kiu plaĉas al viroj, por efektive plaĉi al ili, des pli kiam tiu rolo estas socie altrudita kaj devigas ŝin rezigni pri parto de sia personeco.

Laŭ tiu filigrano aŭtentiĝas la riĉa enhavo de la revuo posedata de Feminisma Esperanta Movado: artikoloj kiel la redakcia "Internacia tago por elimino de alvirina violento", speciale dediĉita al la murditaj fratinoj Mirabal, aŭ kiel tiuj de c-ano Leen Deij "Hurao sen burkao" (pri la evoluo de islamaninoj) kaj "Ni bezonas novan feminismon"; aŭ kiel la teatrorecenzo de Mariangela Varese "Estis iam tri fratinoj: ĉu el Ĉeĥov?" kaj la rubriko de Klara "Ankaŭ koloro montras seksismon".

Literaturaj kontribuoj venas el c-ino Etel Zavadlav, per la novelo "Unu nano kaj sep neĝulinoj", el sen. Marie-France Conde Rey, per la krokizo "Patriĝo", kaj el sen. Perla Martinelli kiu, kun la traduka helpo de sen. Bertil Nilsson kaj aliaj, realigis specialan referaĵon pri Nadine Gordimer.

La numero 24, fermanta la sesan jarkolekton regule aperintan, proponas ankaŭ du tekstojn pri medicino kaj bonfarto: "Asperger: ĉu sufiĉe konata?" de Nicole Else kaj "Menopaŭzo, ĉu daŭre evitinda temo" de Stella Meester.

"Femina" estas eldonata kaj administrata de LF-koop. Ĉefredaktas: Perla Martinelli. La abono kostas 36,- svisajn frankojn jare. Ĝi estas la unusola revuo en esperanto por virinoj (tamen leginda por ĉiuj). Varbekzemplero estas petebla ankaŭ tra nia redakcio.

[HeKo 466 1-B, 30 dec 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0136 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0431 s s 
  Total: 0.0567 s s