Esperanta Civito

Novjara saluto 2011 de la Konsulo

Karaj gecivitanoj,

Koran dankon pro la bondeziraj mesaĝoj rilate mian farton: kiel vi vidas, mi reprenas hodiaŭ la konsulan oficon, post mallonga anstataŭo fare de la Vickonsulo.

La finiĝanta jaro, kaj des pli la komenciĝanta, instruis/os pri la tre malfacila konjunkturo de la tradiciaj esperanto-movadoj. Internaciaj kaj landaj asocioj spertas perdadon de membroj kaj ne sukcesas reokupigi la vakajn seĝojn. Apud la objektivaj respondecoj de erarintaj gvidantoj, gravas la tenajlo kiu venkopremas ilin.

Unuflanke, ekzistas pli kaj pli forta bezono de reala demokratio, de efika strategia kadro, de reprezentivo pli rimarkinda ol tiu de unutema asocio bazita sur kotizantoj. Al tiu bezono respondas la Esperanta Civito, kiu fakte kreskas kvante kaj kvalite: parto de tiu kvalita kresko estas la eventuala konsciiĝo, ĉe kelkaj, ke ĉi tiu subjekto estas io pli serioza kaj engaĝa ol ili supozis unuavide, kredante en la komenco ke temas nur pri unu plia el la multaj esperanto-societoj.

Aliflanke, maturiĝas la konvinko, precipe ĉe la plej ĵusaj lernintoj, ke la lingvo ne bezonas asociajn strukturojn: la reto pli ol sufiĉus, ne necesus aliĝi al UEA aŭ SAT. Se iuj strebas ion pli altan en la virtualo, tiam aperas la koncepto de "fileo": al kiu povas adaptiĝi neniu el la menciitaj asocioj, sed eventuale la Esperanta Civito.

Do, laŭ unuj UEA, SAT ktp estus nek sufiĉe seriozaj nek sufiĉe demokratiaj; inverse, laŭ aliaj, ili estus eĉ tro strukturitaj por la nuna jarcento. Unuj esperas en pli da strukturiĝo, kun efektiva norma kadro kaj sen arbitreco, kontraŭe al tio kion ili renkontas en la tradiciaj movadoj; aliaj deziras plenan destrukturigon, ĉar la nemulto ekzistanta ŝajnas al ili troa, ĉiukaze superflua.

Inter revolucia martelo kaj devolucia amboso la tradiciaj movadoj sinkadas, konstante, malrapide. Ĉu eblos ankoraŭ eviti ilian ŝippereon? Kion signifus Esperantio, se ĝi ekzistus, unuflanke, kiel subjekto de internacia juro, aliflanke kiel nur virtuala komunumo?

Raŭmismo instruis al ni esence du aferojn: a) esperanto estas ne nur komunikilo, sed ankaŭ arta perilo kaj identigilo; b) esperanto estas produkto por la amasa merkato, sed fakte ĝi prosperas nur en niĉaj merkatoj. Se raŭmismo pravas, ne eblas futuro por la movadoj kiuj perceptas esperanton nur kiel komunikilon, kaj specife kiel lingvon de granda komunikado, anstataŭ alternativa komunikado. Tiuj movadoj apartenas al la paseo.

La plej ĝena punkto en ĉi tiu transira fazo estas, ke homoj koincidigus la morton de SAT aŭ de UEA kun la morto de la esperanto-komunumo, eĉ de la lingvo entute. Certe mortos iu stilo de esperantisteco: kie oni batalas kontraŭ la angla antaŭ ol aktivi por aplikadi kaj riĉigi esperanton; kie oni flegas samtempe uneskismon kaj pekinismon; kie oni kamuflas sian turismemon per la partopreno en lingva kongreso. Sed ĝin anstataŭos aliaj stiloj de esperantisteco.

Ĉio supre skizita ne plenumiĝos en 2011; sed la nova jaro montros pliajn simptomojn de ĉi tiu procezo. Ni fosu nian sulkon, kaj atendu.

Plej koran bondeziron por la nova jaro!
Giorgio Silfer, konsulo de la Esperanta Civito

[HeKo 466 2-C, 31 dec 10]

Komentarias Manuel Ortega:
Bonan novjaron :-) kaj Dankon pro la referenco en la novjara saluto. Mi ŝatus komenti ke la fileo tute ne apartenas al ia virtuala fazo sed ĝi estas tute reala. La konsulo de Esperanta Civito vojaĝis kaj prelegis madride dank' al la realeco de la indiana fileo kies membroj organizis kaj aranĝis la vojaĝon de la konsulo.

Vi pravas en tio ke la asociaj strukturoj iĝis nenecesaj por lernintoj: la reto pli ol sufiĉus. Se iuj strebas ion pli altan en la virtualo tiam aperas la konversaciaj komunumoj kaj eĉ pli alte diĝita cionismo sed tute ne la fileo. La fileo aperas en la ekkonstruo de ekonomiaj strukturoj por realaj komunumoj kiuj eventuale naskiĝis virtuale sed la sukcesa konstruo de ekonomiaj strukturoj necesigas eskapi de la virtualo kaj ekagi fizike kune.

Ja UEA kaj SAT apartenas al la mondo de la nacioj, nenio pli malproksima al la fileo. La Esperanta Civito artikiĝas kiel imagita komunumo, sekve ĝi reproduktas strukturojn tre similajn al tiuj de asocioj. Ili povas esti pli aŭ malpli demokratiaj sed ja ili estas centralizitaj aŭ malcentralizitaj (jen denove la mondo de la nacioj). Ĉio ĉi katenas la Esperantan Civiton al la mondo de la nacioj kaj malproksimigas ĝin de fileoj.

Alklakinte la ligilon kiun vi prezentis en la novjara saluto mi legis viajn komentojn pri la "Sociedad de las Indias Electrónicas" kaj pri
tio ĝi ne plene kongruas kun la modelo de fileo priskribita de David de Ugarte.

[la komentario pri HeKo 442 6-C, 26 jun 10, aperas ĉe la koncerna HeKomuniko, kun la koncerna respondo]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0219 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0413 s s 
  Total: 0.0631 s s