Esperanta Civito

Pri la traduko de "Kvarteto"

Ken Miner en sia nova taglibro laŭdas la tradukon de "Kvarteto", faritan de Giorgio Silfer el la teatraĵo de Ronald Harwood, prezidinto de PEN Internacia. La traduko celis efektivan surscenigon, sed la projekto prokrastiĝis. Lastatempe la tuta komedio aperis en "Literatura Foiro".

Laŭ sia recenza tekniko, por firmigi la laŭdojn kaj aspekti tute objektiva Ken Miner enŝovas ankaŭ kritiketon, eĉ inventante la kritikindan punkton, se ĝi ne ekzistas: ekzemple li korektas, ke "Kvarteto" estas komedio, kaj ne humura satiro. Sed Giorgio Silfer neniam asertis ke ne temas pri komedio: en p. 206 de LF 246 oni legas "En somero 2007 mi finis la esperantigon de "Kvarteto", humura komedio de Ronald Harwood" kaj ankaŭ "La komedio estas komika satiro".

Ken Miner mencias interalie la opinion de la tradukinto: "esperanto taŭgas por implicoj kaj aludoj entenataj en la teksto", kaj li citas: "ho, estas tiel malfacile por difini la fundamenton...".

Efektive la implicoj kaj aludoj estas pluraj. Parte ili rezultas el la lingvo mem, parte el ĝia (sub)kulturo. Al la unua kategorio apartenas ekzemple "Ĉu tiel senespera ke sen groŝo en la poŝo?". Al la dua ekzemple "Aliĝu al ni: la sola alternativo estus la postdomo". Jen kelkaj ekzemploj el la dua akto, iel senorde:

- Ne estu tiel malsamideana!
- Jes, kaj mi ne intencas fine kompreni la radion: kial mi devus?
- La estonto? Kiu estonto? Nur la estinto estas nia!
- Menika Pagliughi, por ĉiuj Meka. Mi ĉiam pensis ke Meka ne estas bonaŭgura nomo, por kantistino...
- Jes, jes, proponu la akton, sed atingu la fakton!

En la traduko okazis liberaj "riĉigoj" de la originalo. Ekzemple en la erotikaj aludoj pri la ŝlosilo de kofro (en la dua akto, sceno dua, dialogo inter la naive alloga Cecy kaj la vane voluptama Titta):
- La ĝardenisto trovis la ŝlosilon. Sed kion mi faris el ĝi? Li metis ĝin en mian manon antaŭ du minutoj...
- Kion li metis en vian manon?
- Ĝi estis ne tre longa, sed peza...
- Kompakta, mi supozas. Eble ĝi penetris en faldon de via vesto...
- Jen, jen ĝi! Ĝi glitis en mian bruston.
- Verŝajne oni fabrikis ĝin laŭ hispana modelo.

Ankoraŭ Titta, milde obsedita pri sekso, kantetas pironeske: "pinĉu min almenaŭ foje ĉe la flanko de la pug'...". Nu, tio ne estas ĉio el la dua akto. Pri la unua, la legantoj mem esploru. Ĝi aperis en "Literatura Foiro" 246, aŭgusto 2010.

[HeKo 466 7-B, 6 jan 11]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0136 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0416 s s 
  Total: 0.0552 s s