Kultura programo 2010 en Razgrado
La Esperantista Domo de Kulturo "D-ro Ivan Kerĉev" anoncas sian programon por 2010:
26 januaro:
Vespero pri Julio Baghy kaj Kolomano Kalocsay, okaze de ilia 120-jariĝo kaj la centjariĝo de ilia esperantiĝo
9 februaro:
Vespero dediĉita al la sano (gastas d-ino St. Kirĉeva)
23 februaro:
Jarkunveno de la Esperantista Domo de Kulturo "D-ro Ivan Kirĉev"
7 marto:
Vespero okaze de la Virina Tago (kun ekspozicio “Farite de nia mano” kaj prezento de la lastaj numeroj de la revuo "Femina")
23 marto:
Muzikvespero (kun c-ino Milena Makaveeva)
13 aprilo:
Vespero pri pasinteco de esperanto kaj pri la pioniroj en Razgrado kaj la regiono
(okaze de la Tago de Ĉiuj Pioniroj)
27 aprilo:
Vespero pri la hobioj de la samlingvanoj el Razgrado
11 majo:
Naturamika tago
25 majo:
Ekzamenoj de esperanto (A1, A2, B1 laŭ LTSEC)
10-12 junio:
Esperantista Krea Renkontiĝo ABRITUS kun Internacia literatura konkurso EKRA (sub la aŭspicio de la revuo ""Literatura Foiro")
23 septembro:
Renkontiĝo post la kongreso de Bulgara Esperanto-Asocio (kun prezento de la nova numero de "Esperantista Tribuno")
5 oktobro:
Malfermo de la esperanto-lernojaro kaj la artsezono post la kantogrupo "Sopiro" (La kursoj de esperanto okazas marde, merkrede kaj sabate posttagmeze; la kantogrupo “Sopiro" renkontiĝas merkrede posttagmeze.)
17 oktobro:
Vespero dediĉita al la sano (gastas d-ino R. Ĝurova)
9 novembro:
Vintra vespero (kun prezento de la lastaj numeroj de la gazeto "Heroldo de Esperanto")
22 novembro:
Vespero dediĉita al nia korespondamiko
5-16 decembro:
Tagoj dediĉitaj al la Zamenhof-naskiĝo kaj la Tago de la Esperanta Kulturo (kun pluraj aranĝoj ĉiutage)
Por pliaj informoj kaj aliĝoj: Esperantista domo de kulturo "D-ro Ivan Kirĉev", str. Sv. Kliment 36 ap. 1, BG-7200 Razgrad (Bulgario); telefono (portebla!): +359 896 384789; retadreso: esperanto_razgrad ĉe mail.bg
[HeKo 467 5-B, 12 jan 11]