Esperanta Civito

Sen. Rooke vizitis Beninon, Ganaon, Togolandon

Sen. Dieter Rooke revenis el vojaĝo en Benino, Ganao, Togolando, akompanate de sia filo, c-ano Ciril Läng. Li ne veturis kiel reprezentanto de la Esperanta Civito, sed kiel vicredaktoro de "Heroldo de Esperanto" (kiu ne estas ties oficiala organo). Multaj fotoj kaj raportoj aperas en la redaktata afrika numero de HdE.

La unua vizito koncernis Istituton Zamenhof, la privatan lernejon posedatan de TIETo. La tuja impreso estis bona: "En Instituto Zamenhof pliboniĝis la gastoĉambroj, sen interveno de prezidento. Eblas boligi akvon kaj meti fruktojn en fridujon. Duŝilo pli forte ŝprucigas akvon el truetoj." La ironia aludo al la prezidento koncernas la togolandan ŝtatestron, kiu promesis multon plibonigi en la lando. Pozitiva estis la ĝenerala impreso pri la lernejo: "Frekventas Instituton Zamenhof 454 gelernantoj en la lernojaro 2010-11. Ĝi havas dek klasojn kaj dek ok instruistojn".

Sen. Rooke emfazas la nepretecon de la afrikanoj realigi Universalan Kongreson: "ne mankas homfortoj, sed mankas monrimedoj". Pri la nova organizo UETA li montras skeptikon: "ĝi same ne povas kunvenigi afrikanojn por tutafrika kongreso, simple pro manko de monrimedoj." Li precizigas ke "UETA  estis elpensita de esperantistoj el Togolando, Burundio, Benino, du Kongolandoj, Ebura Bordo, Sudafriko, Malagasio, Tanzanio , Niĝerio. La fondintoj verkis ampleksan statuton, postulas kotizon, kaj proponas utiligi la interreton por elekto de estraro kaj komunikado". Fizike ne okazis fonda asembleo, nur virtuale. 

Unu el la celoj de la vicredaktoro de HdE en Benino estis konstati, ĉu vere Afrika Oficejo de UEA ne ekzistas, kiel asertadas c-ano Koffi Gbeglo. Jen la esenco de lia raporto el Lokossa:

"Ĉiu eventuala vizito de eksterbeninano al AO, same kiel ĉiu peto de lernomaterialo devas esti adresita al retadreso de AO. Lunde ne funkcias la oficejo; sed ni ja alvenis dimanĉe . Tial ni uzis la indikitan poŝtelefonan numeron kaj petis rendevuon en la oficejo. Bonŝance respondis la responsulo. Li aperis akurate je la interkonsentita horo. En la ĉambro de AO staras skribotablo kun nefunkcianta komputilo, ĉar ne konektita al la reto. Krome ekzistas fiksa telefono funkcianta, kalendaro kaj adresaro. Ĉe alia muro estis videblaj bretaro kun libroj, gazetoj, periodaĵoj . Sed neniu lernomaterialo. La oficisto, 17 -jara knabo, klarigis, ke ĝi estis pruntedonita. Ĉiumonate li ricevadas almenaŭ po dek informpetoj. La afrankon pagas lia amiko G. Codjo. Ĉar la komputilo ne funkcias, li regule frekventas ciberkafejon."

Legu pli en la afrika numero de "Heroldo de Esperanto" 

[HeKo 467 7-B, 14 jan 11]



Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0164 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0739 s s 
  Total: 0.0903 s s