Esperanta Civito

Gbeglo: UEA havas nenian meriton pri IZo

La 13an de septembro [naskiĝtago de c-ano Giorgio Silfer, sed neniu konsciis pri la koincido] 2004 malfermiĝis la pordoj de Institut Zamenhof. Pasis jam ses jaroj, kaj la rezultoj ekaperas.

Kiu partoprenis la ĵusan 18an Togolandan Esperanto-Kongreso, tiu povis noti ke plejparto de la partoprenantoj estas gelernantoj nunaj kaj eksaj de la lernejo. Jam ĉe la 14a TEK ekslernanto de IZo fariĝis membro de gvidorgano de Unuiĝo Togolanda por Esperanto (UTE). Du jarojn poste, du ekslernantoj de IZo eniris la estraron de Junulara Organizo de Togolandaj Esperantistoj (JOTE). La 18a TEK montris ion tute apartan.

La gvidorganoj de UTE estas la komitato, la estraro de JOTE kaj tiu de UTE. En ĉiuj tri organoj estas kaj instruistoj kaj ekslernantoj de Institut Zamenhof. Ĉu tiel realighas la revo de Hans Bakker kaj Koffi Gbeglo ke Institut Zamenhof kontribuu en la antaŭenigo de esperanto en Afriko?

ACE (Afrika Centro Esperantista) estas alo en IZo, kiu zorgas pri Afrika Agado. La 14an de aprilo 2010 ĝi fariĝis la provizora sidejo de UETA (Unuiĝo de Esperantistoj en la Tuta Afriko). Laborantoj de Institut Zamenhof zorgas pri la administraj laboroj de UETA. En la 18a TEK estis demando pri la diferenco inter ACE kaj UETA.

"Kio CO estas por UEA, tio ACE estas nun por UETA". ACE tute ne estas anteno de CO de UEA en Afriko, sed tute sendependa strukturo en Institut Zamenhof, por daŭrigi la laborojn de Hans BAakker en Afriko. Ĉu oni komprenu, ke esperantistoj tra la mondo donis monon por la konstruigo de IZo kaj tial tiu ĉi havas la strukturon ACE?

En 2002 Koffi Gbeglo partoprenis estrarkunsidon de UEA en Roterdamo. Tiam li petis, ke la Asocio kontribuu mone en la starigo de Institut Zamenhof. Ne estis respondo tuja. Dum paŭzo estrarano alproksimiĝis al li kaj riproĉis: "Kial vi volas tion de UEA? Tute ne akceptu ion de ĝi, ĉar tiel via institucio fariĝos tute dependa de ĝi. Laŭ vortoj de Hans Bakker, mi komprenas, ke li volas kun vi havi ion, en kio ne estu mono de esperanto-organizaĵoj. Do, tute ne esperu ion de UEA kaj tiun ĉi aferon prisilentu en tiu ĉi medio". Ĉu la estrarano pravas?

Esperantistoj tra la mondo, kaj aparte togolandaj pensas, ke Institut Zamenhof estas donaco de Esperanto al Togolando. Ne, tute ne estas tiel. Necesas alproksimiĝi al la iniciatintoj de la projektoj por pli bone kompreni la tutan aferon. Se hodiaŭ estas Institut Zamenhof en Togolando, la unuaj homoj dankendaj estas Hans Bakker, Nelly Holevitch [Blanka grupestro en la Civita Senato] kaj Koffi Gbeglo. Certe estas aliaj, sed sen la klopodoj de tiuj tri, hodiaŭ Institut Zamenhof ne estus realaĵo. Kion celas tiuj homoj?

Supraj vortoj montris kiel IZo kontribuas nun en la movado Afrika. Tio estas komenco de la plenumado de taskoj de IZo. Hans kaj Koffi pensis, ke lernejo kia IZo produktos esperantistojn kaj tiel plimultiĝos esperantistoj en Afriko. Tial ili starigis la lernejon por pli bone fari siajn esperantajn laborojn. La lernejo estas propraĵo de TIETo, kiu respondecas pri ĝi. Ĉion pri ĝi decidas TIETo, dank' al kiu ankaŭ en Afriko oni povis paroli pri okazigo de esperanto-ekzamenoj.

Institut Zamenhof estas ne donaco de Esperanto al esperantistoj, sed realigaĵo de Hans Bakker kaj Koffi Gbeglo kun la efika helpo de Nelly Holevitch. Ĝi nun estas propraĵo de TIETo gvidata de Mensah Attiogbe-Agbemadon, Koffi Gbeglo, Kokou Sagbadjelou kaj Koffi Doumegnon. (*) Ĝia ĉefa tasko estas tio, kion la iniciatintoj asignis al ĝi: helpi al infanoj lerni skribi kaj legi, produkti esperantistojn kaj zorgi pri ties esperantisteco.

Fonto: OVO

(*) Ĉiuj kvar havas la esperantan civitanecon. La vortoj inter kvadrataj krampoj, same kiel ĉi tiu gloso, estas de HeKo-redakcio.

[HeKo 467 9-A, 16 jan 11]

Antiraŭmisto komentarias:
Preterlasante la preskaŭ personkultan parentezon en la unua frazo de la OVO-artikolo (aldonitan de HeKo), kaj la tute personkultajn aludojn pri Hans Bakker kaj Nelly Holevitch (faritajn de Gbeglo mem), mi havas tute alian interpreton pri la artikolo de Gbeglo. Nome, la tuta Togolanda movado estas regata de liaj dungitoj kaj (eks)lernejanoj. Kio per si mem signifas, ke Gbeglo estas la mastro kaj diktatoro de la movado, kaj forkikas ĉiun kiu ne apartenas al unu el tiuj du kategorioj. Vidu la kazon de la kompatinda Adjévi Adjé, ĵus forĵetita el la UTE-estraro. En Eŭropo estis la servantoj de glebo, en Togolando la servantoj de Gbeglo:-)

La redakcio respondas:
La aludoj pri Bakker, Holevitch kaj Silfer tute ne estas personkultaj.
Ni ne scias pri aferoj internaj al UTE. Certe c-ano Gbeglo klarigos, se li volos.

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0168 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0367 s s 
  Total: 0.0535 s s