Esperanta Civito

Unua lingvotesta sesio en Burundio

Ĉiuj partoprenantoj en la tria Afrika Esperantologia Semajno (Buĵumburo, 5-8 marto 2011) trapasos ekzamenon laŭ la LingvoTesta Sistemo de la Esperanta Civito, fare de sen. prof. Giorgio Silfer kaj lia asistanto, c-ano Mushosi Birindwa (la sola rezidanto en Burundio kun C-diplomo).

La lingvotesta sesio utiligos unuafoje kelkajn specifajn didaktikajn rimedojn, ellaboritajn kadre de Kultura Centro Esperantista. La parola parto de la lingvotestado koncernos la nivelon B2, sed lau la rezultoj en la skriba parto povus okazi selekto, ĉu supren al la C-grado, ĉu suben. La ekzamenoj okazos kunlabore kun Afrika Esperanto-Instituto, kaj estos senpagaj por la afrikanoj kiuj havas la esperantan civitanecon.

"Nun en Esperantujo oni organizas ekzamenojn laŭ la normoj CEFR de ALTE. KCE kaj UEA-ITK tion faras nun. Certe iam ankaŭ aliaj E-organizajhoj povos aldonighi. Nenie estas devige, ke unu lingvo estu reperezentita de unu institucio. Mi legis sur la paĝo de ALTE, ke estas pluraj institucioj pri la franca lingvo. Kial oni volas, ke estu escepto por Esperanto. UEA faru sian ekzamenon kunlabore kun neesperantista organizaĵo, kaj KCE faru siajn nur kun esperantistaj organizajhoj. Ĉiu esperantisto faru sian elekton" publike deklaris lastatempe c-ano Koffi Gbeglo, mem diplomito laŭ LTSEC. Li daŭrigis: 

"Tutkore mi dankas la Esperantistojn, kiuj unuaj malkovris ALTE, kaj fariĝis "Affiliate Institutional". Tiu ĉi danko iras al Esperanta Civito. Plie, gratuloj al UEA, kiu poste sekvis la Esperantan Civiton, kaj siamaniere fariĝis "Affiliate Institutional". Antaŭgratuloj kaj antaŭdankon al aliaj E-organizaĵoj, kiuj sekvos poste. Sed estu bone, ke nur
Esperantistoj/esperanto-organizaĵoj zorgu pri la ekzamenado".
Fakte tia organizo estas KCE, komisiita de la Esperanta Civito: kaj nur ĝiaj ekzamenoj, kadre de LTSEC, proponas al la esperantistaro ĉiujn ses nivelojn de KEFR. 

[HeKo 470 8-B, 14 feb 11]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0132 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0433 s s 
  Total: 0.0564 s s