Esperanta Civito

Nove ekipita kuirejo en la Esperanto-Domo

Kultura Centro Esperantista daŭrigas sian strategion de plibonigo de siaj infrastrukturoj. Lastan someron estis konstruita tute nova salono, tiel ke apudas sed malsamas konferencejo kaj remtero. Kaj ĉi-semajne kompletiĝis la instalado de tute nova kuirejo, kun refarbado de la muroj en la kantina parto.

Per ĉi tiuj laboroj en la Esperanto-Domo eblas gastigi samtempe kvardekon da studantoj (en la konferencejo kaj du lernoĉambroj) kaj tridekon da manĝantoj (en salono Klara), por kiuj kuiristo povas prepari surloke la manĝojn. Krome, eblas facile tranoktigi kvardekon da personoj, parte ĉe strato Postiers parte en proksimaj domoj.

La unua efektiva testo pri tioma kapacito okazos la venontan aŭguston, kiam samtempe disvolviĝos kaj esperanto-kursoj kaj dusemajna seminario por la formado de kadroj, laŭ kontrakto kun internacia organizo. Dum du semajnoj la kuirejo, sub la gvido de volontulino, liveros centon da manghoj tage. La kompleta pensiono daŭros dum tria semajno, okaze de la dua Simpozio pri homaranismo.

En la ekipaĵo de la moderna kuirejo estas rimarkindaj la teler-lavmaŝino kaj la dukuva akvujo. La akvosistemon, same kiel la elektrosistemon kaj la muntadon de la tuta meblaro, realigis c-ano Marek Bamberski, laŭ kontrakto kun Fondumo Pro Esperanto. La aĉeto de la kuirejaj mebloj eblis danke al la mecenateco de c-inoj Anne Marcanti kaj Mariangela Varese. La kvalita kaj kvanta plibonigoj de la Esperanto-Domo realiĝis sub la prezido de KCE fare de sen. Perla Martinelli.

La inaŭguro de la renovigita salono Klara kaj aneksa kuirejo okazos la 26an de februaro, koincide kun Kultura Semajnfino kies ĉefa preleganto estos c-ano prof. Carlo Minnaja.

[HeKo 471 1-B, 17 feb 11]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0166 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0433 s s 
  Total: 0.0599 s s