Esperanta Civito

En Perugia KCE reprezentis nian lingvon

Post du monatoj aperos en la retejo de Konsilio de Eŭropo la nova, modifita teksto de la aplika manlibro por KEFR, al kies redakta laborgrupo kontribuis, por esperanto, la lernejo kaj lingvotestejo Kultura Centro Esperantista, komisiita de la Esperanta Civito.

Jen la ĉefa rezulto de la laborgrupoj de la Asocio de Lingvotestistoj en Eŭropo, kiu ĵus kunvenis en Peruĝo, Italio. La delegito de KCE, d-ino Meg Bianchi, partoprenis kaj en tiu pri la aplika manlibro kaj en tiu pri testado al migrintoj. En ĉi-lasta, ankaŭ pro la hejma faktoro, estis aparte traktita la evoluo de la situacio en Italio.

En la laborgrupoj ĉeestis, kiel kutime, neniu kunlaboranto de ITK (kiu reprezentas la hungaran en la ALTE-asembleo), kaj ankaŭ neniu reprezentanto de ĝia eksterlanda esperanto-giĉeto (kiu tre malofte partoprenas laborgrupon).

KCE formale invitis al Ĉaŭdefono la dutagan kunvenon de la ALTE-laborgrupoj, por septembro 2013. La ALTE-gekolegoj loĝos tute proksime al la Esperanto-Domo, en la kvarstela Hôtel des Endroits, kie okazos ankaŭ la oficiala bankedo.

[HeKo 471 2-C, 18 feb 11]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0140 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0387 s s 
  Total: 0.0527 s s