Esperanta Civito

Nia inteligencio fronte al la islamaj landoj

La eventoj en pluraj landoj kun islama civiliza fono, de Alĝerio al Libano ĉe la Mediteraneo, de Ĝibutio kaj Jemeno al la golfaj reĝolandoj ĝis Irano ĉe la Hinda Oceano, apenaŭ tuŝas la esperantlingvan diasporon, escepte de Irano. Unu el la rektaj konsekvencoj de ĉi tiu ĝenerala krizo povus esti la nuligo de la baldaŭa Mez-Orienta Renkontiĝo organizata de UEA en Irano, kaj duavice la revizio de la strategio de Renato Corsetti por esperanto en islamaj landoj. Fakte ne multo kaj ne influe al la esperanta popolo. Al kies politika kresko certe ne utilas la mesaĝoj de mildaj paranojuloj, legeblaj en la UEA-diskutlisto. Sed ni lasu ilin ĉe sia fina benko.

La ruino de la diktaturoj en la islamaj landoj ŝajnas memorigi la situacion de la Okdeknaŭa en centra kaj orienta Eŭropo, kiam la komunismaj reĝimoj rapide falis, kune kun la berlina muro. Tiuj reĝimoj inter si similis sed ne tute samis, kaj analoga estas la situacio ĉe la Mediteraneo nuntempe: se Egiptio (espereble) travivas "veluran revolucion" kvazaŭ Ĉeĥoslovakio, Libio memorigas la mutacion en Rumanio, kaj probable Gadafi finiĝos kiel Ceausescu. Tamen la analogio ne tentu nin al rapidaj konkludoj: ekzemple ke nur Israelo ne spertas tian krizon, ĉar ĝi estas la sola demokratio en tiu areo. Maroko ne estas demokratio, sed nova sento kaj malfacila vento ne venos al ĝi, simple ĉar ĝia reĝo estas agnoskita praido de Mahometo; ankaŭ tial Rabato ne konas la fenomenon de la islama terorismo, almenaŭ ne en la mezuro konata aliloke.

Kompreni la islaman mondon estas por okcidentano pli komplike ol kompreni la iaman trans la fera kurteno en Eŭropo; kaj jam pri ĉi-lasta la strebo malofte donis sukcesan rezulton. Estas tamen utile memori ĉiam, ke la tuta postlasaĵo de la otomana imperio, de Balkanio ĝis Mezopotamio, kaj laŭ la Mediteraneo same kiel laŭ la Ruĝa Maro kaj la Hinda Oceano, de multegaj jaroj estas fonto de malstabileco kaj konfliktoj. Simple ĝis nun ne estis rekonstruita efektiva ekvilibro, kaj la intervenoj de okcidentanoj celis esence garantii la regulan funkciadon de energifontoj, plus la interesojn strategiajn antaŭe de la brita, nun de la usona potenco.

La esperantlingva inteligencio (al kiu ni ne povas enkalkuli tiujn kiuj utiligas la lingvon praktike nur kiel paliativon kontraŭ siaj publikaj frustracioj) devas kaj povas fari geopolitikan streĉon, por avangarde proksimiĝi al la kompreno kiu eskapas al la averaĝa okcidentano. Ĉar efektive la junularo de placo Tahir ne bezonas helplingvon plus statutan neŭtralecon kun membriĝo tra fondaĵo Canuto, sed kulturlingvon kiu deklinacias la vorton Paco laŭ la kazoj de la libereco de la popoloj, ne laŭ la sufiksoj de la politika indiferento. Tion kredis Edmond Privat, la praraŭmisto por kies posteno la tiamaj finvenkistoj preferis nazian UEA-estraranon, en 1934...

(Giorgio Silfer)

[HeKo 471 6-A, 25 feb 11]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0173 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0408 s s 
  Total: 0.0581 s s