Esperanta Civito

UEA nuligas sian Mez-Orientan Kunvenon

Laŭ antaŭvido formulita en HeKo, Universala Esperanto-Asocio nuligis sian kvaran Mez-Orientan Kunvenon, en Irano fine de marto. La anoncon donis Renato Corsetti, sekretario de la Komisiono pri Meza Oriento kaj Norda Afriko, tamen ankoraŭ ne tra oficiala UEA-kanalo (la retlistoj de UEA-Komitato aŭ pri landa agado, aŭ la asocia organo).

Laŭ la skandalisma retgazeto kiu anoncis la nuligon, "en Israelo la decido aranĝi la regionan kunvenon en Irano ne estis populara, ĉar por israelanoj praktike ne eblas viziti tiun landon".

"Dum mia vizito en Israelo, komence de decembro, mi ne rimarkis ian malpopularecon de tiu aranĝo, sed eventuale de ĝia ĉefa iniciatinto pro la farita elekto, kiu ŝajne ne rezultis el adekvata konsultiĝo" komentarias c-ano Giorgio Silfer, kiu aldonas: "Probable plej ĝenis la respondo de Corsetti al israela ŝtatano kiu volis aliĝi al la aranĝo; sed ja ne estas facile diplomati en tiaj cirkonstancoj. Ĉiukaze tiu ĝeniĝo estis preskaŭ nenia, kompare kun la malpopulareco de la nov-antisemitoj Bellefeuille, Camacho kaj similaj."

Laŭ la sama skandalisma retgazeto, la nuligon kaŭzis la politika malstabileco en la regiono, tamen d-ro Corsetti promesas "helpon pri aranĝado de vizoj al tiuj, kiuj spite la nuligon deziras viziti Iranon, kaj estos individue bonvenigataj de la iranaj esperantistoj". Kurioze, ĉar tio signifus, ke laŭ UEA la grado de politika malstabileco en Irano ne estus same alta kiel en Egiptio aŭ arabaj monarkioj...

La Esperanta Civito malrekomendas al la esperantistoj viziti en marto nordafrikajn kaj mez-orientajn islamajn landojn, escepte de Maroko.

[HeKo 471 8-A, 26 feb 11]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0144 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0425 s s 
  Total: 0.0569 s s