Esperanta Civito

Precizigoj pri asertoj en HACE 10

En la numero 10 de "Horizonto de Afrika Centro Esperantista", ĵus dissendita, aperas kelkaj informoj kiuj bezonas precizigojn.

Pri Kultura Centro Esperantista: en la Esperanto-Domo de Ĉaŭdefono rezidas neniu persono. Kiam ili estas en Ĉaŭdefono, tie loĝas la diversaj stabanoj. Inter ili, gec-anoj Martinelli kaj Silfer luas (pagante ordinaran luprezon) apartamenton tra la tuta jaro. La luigo de lokaloj (interalie al la menciitaj stabanoj) estas la ĉefa enspezofonto de KCE, sed certe ne la ĉefa aktiveco. KCE ne eldonas la periodaĵojn LF, HdE, Fe ktp: tion faras LF-koop, kiu ankaŭ administras ilin kaj (krom en la kazo de "Femina", posedata de FEM) posedas ilin.

Pri Kabindo: la rilatoj kun la kabinda kaj aliaj minoritataj popoloj situas en la kadro de UNPO, kie ankaŭ la esperanta popolo ĉeestas, pere de la Esperanta Civito. La politika strategio de la UNPO-anoj baziĝas sur neperfortaj metodoj, kaj tia estas ankaŭ la kazo de la Kabinda Respubliko.

Pri JAKE: la prokrasto de la Jubilea Afrika Kongreso de Esperanto estis decidita ne de KCE, sed de LF-koop, kies kongresfako iniciatis ĝin. KCE havas nenian rilaton al JAKE.

Pri Osmo Buller: la aserto ke estus pli bone, se Osmo Buller mortus, tuj post eksiĝo el sia posteno, estas pure privata opinio de c-ano Koffi Gbeglo. Intertempe li jam korektis tion, tiel ke li kontentiĝus se s-ro Buller kabeus, ĉar "Koffi kiel vegetarano amas ĉiujn bestojn". Verŝajne li volis uzi la vorton "animalojn", sed eble li timis ofendi la partion de la ŝtona lingvo, kies ĉefa korifeo estas d-ro Renato Corsetti (alia persono kiu ĝuas la indulgon de Koffi Gbeglo, danke al vegetaraneco).

[HeKo 472 2-A, 1 mar 11]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0140 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0440 s s 
  Total: 0.0580 s s