Mortis la plej interesa en la SAT-gazetaro
Tiu ĉi estas nia lasta numero: de nun "Laŭte!" ne plu aperos.
Kiam mi eniris hospitalon en Aĝeno, meze de novembro, estis preskaŭ preta la novembra- decembra numero. Restis farota la presado , kiun mi devige prokrastis, esperante, ke mi trovos taŭgan periodon ekster la hospitalo por plenumi ĝin antau la jarfino. Plilongiĝis la restado en Aĝeno. Efektive, mi povis presi kaj prepari la ekspedon nur meze decembro.
Al ĉiuj kiuj dum pli ol tridek jaroj vivigis la gazeton: perantoj, kontribuantoj, abonantoj ktp, ni kore dankas, petante indulgon pro la decido. Al kiuj anticipe reabonis aŭ disponis monprovizon ĉe "Laŭte!" aŭ la broŝurservo ni klopodas iel repagi aŭ kompensi per sendado de broŝuroj laŭ ilia elekto.
Eventuale ni konservos kontakton kun vi per cirkuleroj, kaj se revenos sufiĉe da laborforto, mi pretos eventuale kontribui laŭ sugestoj.
Kun plej amika saluto de Kribo* kaj Solanĝa
*Christian Baudé, Francio
[HeKo 472 3-A, 2 mar 11]