Esperanta Civito

Esperanta Tempobanko: preparata la projekto

Ĉi-semajnfine kunvenis por la dua kaj lasta fojo la komisiitoj de la Kapitulo, por prepari la kanvason de la leĝopropono celanta la starigon de la Esperanta Tempobanko, laŭ rezolucio aprobita de la lasta senata sesio.

La nova servo, kiu certagrade kunigas la ofertojn de la delegita reto (kreita en 1907 kiel "konsula reto") kaj de la Pasporta Servo (kreita en 1967), prezentis kelkajn problemojn, sed la solvoj estas trovitaj.

Por utiligi la Esperantan Tempobankon ne necesos havi la esperantan civitanecon, sed ĉi-lasta estos oportuna diversgrade. La uzontoj devos aĉeti ĉeklibreton, kaj "pagos" la servojn per "horĉekoj". Estos proponite, ekzemple, ke unu tranokto ĉe gastiganto valoras tri horojn; la gastiganto ricevos "horĉekon" kaj povos ĝiri ĝin al alia, por "pagi" alies servojn.

Laŭ la spirito de la tempobankoj, ĉiu servo havos ne profesian karakteron, sed tiun de volontula mutualeco.

[HeKo 473 5-C, 13 mar 11]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0138 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0631 s s 
  Total: 0.0769 s s