Esperanta Civito

E@I vane provis dialogi kun UEA

La suba mesaĝo aperis en publika diskutlisto. La sendinto jam havis la okazon plendi pri la nuna UEA-regantaro. Li tamen konfuzas la konceptojn de "movado" kaj "komunumo" (endas relegi la Konkludojn de Segedo) kaj ŝajnas koincidigi la tutan Esperantion kun unu asocio.

Certe la generacia diskuto/dialogo estas bezonata kaj utila -- kaj en E-movado, kaj en "normala" vivo. En E-movado des pli, ke temas ĝuste pri tiom vasta kaj vere tutmonda komunumo, kie prezentiĝas tiom multaj kulturoj, tradicioj, kutimoj ktp. En multaj landoj (ekz. ankaŭ­ de Suda Ameriko) oni ja malfacile komprenas tiun apartigon en E-movado, tiom tipan por Eŭropo.

Rilate al la E-komunumo de la gvida / politika vidpunkto, oni devus ankaŭ pensi pri tio, ĉu oni entute vere volas dialogon? Ĉu oni vere estas interesata pri la opinio de la alia flanko (junularo ĉi-kaze)? Aŭ tio estas nura ŝajnigo, belaj vortoj kiuj povas havi plej diversajn kialojn.

Dum lastaj kvar-kvin jaroj mi (kaj kelkaj aliaj homoj ĉirkaŭ E@I sed ankaŭ aliaj) provis dialogi kun UEA-estraranoj -- sed ofte temis ĝuste pri monologo. La dua flanko ne tro emis aŭskulti (aŭ se emis, tiam ne montris tion prefere). Ni proponis plurajn ideojn, projektojn, plibonigojn, kiuj estis laŭ ni (kaj efektive ne nur laŭ ni) utilaj kaj bezonataj por UEA, por ke ĝi iĝu moderna asocio. Bedaŭrinde, ne ofte ni renkontiĝis kun kompreno. Mi povus listigi la aferojn ĉi tie, kopii historiajn mesaĝojn, sed eble tio ne estas bezonata.

Mi nur volas atentigi pri tio, ke se oni volas dialogon, necesas esti preta aŭskulti - kaj kelkfoje eĉ reagi surbaze de la aŭ­dataj aferoj. Alikaze oni nin baldaŭ opinios surdaj. Mi esperas, ke ĉi-foje vere temas pri emo aŭskulti...

Peter Baláz, E@I-kunordiganto

[HeKo 473 6-A, 14 mar 11]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0149 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0437 s s 
  Total: 0.0587 s s