Esperanta Civito

SIPU invitas kongresi en Burundio

Hieraŭ matene en Buĵumburo dum ordinara kunveno la Komitato de Societo Internacia por Paco Universala analizis la rezultojn de la aktivecoj en la unuaj monatoj de ĉi tiu jaro, sub la prezido de c-ano Frederiko Nimubona.

La SIPU-Komitato taksis tre sukcesaj kaj la ceremonion de la unua ŝtono por la civito "AmaHoro" kaj la trian Afrikan Esperantologian Semajnon. Unuanime la Komitato esprimas sian dankon al la Kapitulo de la Esperanta Civito, speciale al la Konsulo, pro la unua iniciato, kaj al Kultura Centro Esperantista pro la partnereco en la realigo de la dua, inkluzive de la unua Civita lingvotesta sesio.

La Komitato ekzamenis ankaŭ la evoluon de la SIPU-fako "Afrika Esperanto-Instituto" (gvidata de c-ano Marteno Mbazumutima), kaj decidis potencigi ĝin partnere al aliaj paktintoj, unuavice KCE kaj LF-koop en Eŭropo. Tia potencigo des pli necesas, ĉar intertempe AEI ne plu havas propran sidejon.

Fine, la Komitato decidis inviti al Burundio, ĉirkaŭ Pasko 2013, la Jubilean Afrikan Kongreson en Esperanto, origine planitan por la fino de 2010 en Lomeo. La partnero por la organizo de tiu kongreso estos LF-koop, kies kongresfako kaj Administra Komitato pritraktos la inviton venontsemajne, dum kunveno en Ĝenevo.

[HeKo 474 3-B, 20 mar 11]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0137 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0413 s s 
  Total: 0.0550 s s