Esperanta Civito

De Pola Radio al Pola Ret-Radio

La Pola Radio mortis, sed oni klopodas relanĉi ĝin kiel privatan podkaston. Ne mankas tamen diverĝaj versioj pri la iniciato.

Tute optimisma estas tiu de la eksredakcianoj, kiuj anoncas ke la iniciato originas "de la plej aktivaj aŭskultantoj de niaj programoj kaj multnombra socio de iliaj amikoj ĉe la Facebook-a Amikaro de Pola Radio en Esperanto". Laŭ la eksredakcianoj, antaŭ du tagoj "startis eksperimente la regulaj elsendoj", aŭskulteblaj lunde kaj vendrede.

La eksperimenton partoprenas Barbara Pietrzak kaj aliaj voĉoj, lastaj aŭ pli fruaj, de la redakcio. Parto de la eksperimenteco estas, "ke tiuj programoj ­ startas de preskaŭ nula financa bazo". Kaj tial bonvenos donacoj al iu UEA-konto.

Aliflanke en reta skandalgazeto (tial ne fidinda fonto) aperis la informo, ke Pejno Simono al Barbara Pietrzak "devis prezenti ultimaton, kaj peti al UEA bloki la koncernan konton nur por tio, ke ŝi entute prezentu novan podkastan elsendon. Alivorte ŝi antaŭe publike kvestis sur retejo, jure mia, pri io ne plu ekzistanta kaj eble ne plu ekzistonta".

Plu frapas Pejno Simono: "Intertempe mi jure ne plu respondecas pri la retejo. Kaj tio estas tre bona, kvankam nun sen ultimatoj la afero laŭŝajne denove produktade plene stagnas. Por mi vere tre ĝena problemo estis, ke la scioj pri la leĝoj pri kopirajtoj kaj aŭtoraj rajtoj estas samgradaj kiel la scioj pri la leĝoj rilate kvestadon kaj eblan devon pagi impostojn pro enspezoj. Nome ambaŭfoje precize nulaj. Tute ne estis eble, enkapigi al la malgranda cirklo de helpantoj, ke la retejo pro la kvestado nun komerciĝis kaj sekve specifaj aldonaj leĝoj subite validas pri tio, kion oni rajtas fari kaj kion ne."

Kaj lasta bato de Pejno Simono: "Aldone iugrade klariĝis, ke la eksa skipo de Pola Radio neniam ajn laboris kiel ĵurnalistoj. Ili ĉiuj simple tradukis tion, kion la centra redaktejo de Pola Radio donis al ili kaj prezentis tion al la aŭskultantaro. Tiu ĉi tradicio evidente naskiĝis dum la komunisma periodo de la establejo. Laŭ mia takso la skipanoj nur iugrade ĵurnalistis (plene amatore) dum iuj UKoj aŭ aliaj hobiaj kunvenoj. Aparte de tio, ĉe Pola Radio oni dum jardekoj ĉiam devis prezenti ĉion antaŭ publikigado al cenzuristo."

Pri la nova iniciato, komprenu do kiu povas.

[HeKo 474 7-A, 23 mar 11]



Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0179 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0444 s s 
  Total: 0.0623 s s