Esperanta Civito

Esperanta Naturamikaro kun ambiciaj celoj

Sukcesa ordinara Asembleo de Esperanta Naturamikaro hieraŭ en Malago, en ĉeesto de c-ano Andrés Martín, kiu kiel kortumano de la Esperanta Civito konstatis la kongruecon de ĉiuj dokumentoj. Konsekvence, Esperanta Naturamikaro, kies aliĝo al la Pakto estis aprobita de la Forumo en aŭgusto 2010 sub la kondiĉo, ke kortumano kontrolu la koncernajn aktojn, formale fariĝis la 31a establo subskribinta la Pakton.

Esperanta Naturamikaro daŭrigas la tradicion de TANEF, malfondita antaŭ kelkaj jaroj (tamen kun konsista kapitaleto deponita ĉe Sennacieca Asocio Tutmonda). La nova asocio, kiu strebas havi partnerajn rilatojn kun la Naturamika Internacio, povus aliĝi ankaŭ al SAT kaj UEA kaj alio, kondiĉe ke almenaŭ du trionoj de la ENa-anaro estu individuaj membroj de la koncerna subjekto: pormomente tiu kondiĉo realiĝis nur kun la Pakto, ĉar 80% de la membraro havas ankaŭ la esperantan civitanecon.

La Asembleo disvolviĝis sub la gvido de la provizora prezidanto, sen. Julio Herrero, kiu komunikis la plenumon de ĉiuj administraciaj postuloj: enskribigo en la hispana registro de asocioj, atribuo de la VAI-kodo, luo de leterkesto ĉe poŝtoficejo en Malago, legitimigo de la protokol-libro. Tiuj taskoj estis plenumitaj de Herrero mem: ne mirige, ke la Asembleo elektis lin kiel prezidanton dum la mandato 2011-2013. Konfirmo ankaŭ por c-ino Mariangela Varese kiel sekretario, dum c-ano Herman Deceuninck estas la nova vicprezidanto (neniu voĉdonis por la alia kandidato, c-ano Ángel Arquillos).

La Asembleo aprobis indicitan kotizaron: 30,- eŭroj jare en la landoj laŭ kontingento 1 de la Monda Banko; 20,- laŭ kontingento 2; 10,- laŭ kontingento 3; 5,- laŭ kontingento 4. Ĉiuj nunaj ENa-anoj rezidas en la kontingento 1, escepte de togolandano (kontingento 4). La membraro de 2010 ne bezonas pagi la kotizon por la pasinta jaro (eblas donaco), sed devas pagi sian kotizon ĝis la fino de aprilo 2011 por gardi sian membrecon.

La trijara laborplano unuanime aprobita de la Asembleo inkluzivas tri ĉefajn celojn por la parto administrado-organizo kaj tri por la parto produktado-servoj: interalie la eldonon de broŝuroj pri naturamika turismo kaj la okazigon de internacia konferenco en Andaluzio, en 2013, kun pluraj naturamikaj ekskursoj; aldone, la iniciatojn favore al "Verdaj Vojoj" kaj la tradician Internacian Naturamikan Semajnon en Grindelvaldo.

La Asembleo analizis ankaŭ la projekton de Esperanto-Domo en Andaluzio, kune kun la prezidanto de Fondumo Pro Esperanto. Estis emfazita la diferencoj kun la antaŭaj kondiĉoj: Andaluzia Esperanto-Unuiĝo, antaŭ ol retiriĝi el la projekto, metis du postulojn kiujn Esperanta Naturamikaro ne metas (konstruo nepre en la urbocentro kaj nepre ne akirita tra publika administracio), tial ke eblus trovi aliloke, en la tuta provinco de Malago, do eĉ duonpreze -- kompreneble, se la eksterlandaj investantoj konsentas. Samtempe tamen FPEF ne povas nun indiki precizan nemoveblaĵon, kiel ĝi faris kun AEU antaŭ ok monatoj.

ENa esprimis sian intereson esti luanto de parto de la Esperanto-Domo, sed sen la mencio "naturamika", ĉar tio povus devigi al la senselekta akcepto de ajna persono kun la naturamika legitimilo (ili estas pli ol kvincent mil en la mondo). Pro tiu partnereco de paktinto registrita en Andaluzio, FPEF pretas daŭrigi ĝis la trovo de nova, oportuna nemoveblaĵo. Komisiitaj por tio estas gesenatanoj (kaj ENa-anoj) Julio Herrero kaj Perla Martinelli.

En perspektivo, perlingva organizo (Esperanta Naturamikaro) povus aktivi favore al esperanto en Andaluzio pli ol porlingva (Andaluzia Esperanto-Unuiĝo).

[HeKo 475 2-B, 27 mar 11]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0175 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0433 s s 
  Total: 0.0608 s s