Esperanta Civito

Paneas la gazetara komunikado en UEA

Universala Esperanto-Asocio afiŝas aŭ/kaj dissendas gazetarajn komunikojn ekde 1996. Ilin preparas kaj dissendas la Centra Oficejo en Roterdamo, sub la nomo Osmo Buller. Supozeble ilia redaktanto estas la ĝenerala direktoro mem.

Dum la lastaj jaroj la mezumo atingis po unu duonmonate, kun lastatempa tendenco al kresko: 26 en 2005, 31 en 2006, 26 en 2007, 35 en 2008, 42 en 2009, 51 en 2010. La lasta jaro rekordis: mezume po unu gazetara komuniko semajne. Tamen la rekordo akumuliĝis dum la unuaj sep monatoj: inter aŭgusto kaj decembro publikiĝis 12 komunikoj, do reen al duonmonateco.

Krizo manifestiĝis en la unua trimonato de 2011: entute nur du gazetaraj komunikoj (po unu en januaro kaj februaro). Evidente tion influis la (nekonata, sed ŝajne grava) malsano de s-ro Buller. Por la asocio tio estas duoble bedaŭrinda, ĉar (preter la persona situacio de la redaktisto) pruviĝas ke kolektivo de salajratoj ne produktas pli ol kolektivo de volontuloj, kaj la tiel nomata "profesiigo de la movado" estas duona blufo.

Ne nur. Se HeKo subite haltus, oni povus klarigi tion per la malsano de la Konsulo aŭ lia delegito: ili ja laboras tute senpage, kaj ne facilas trovi kompetentulon kiu same laborus senpage. Tamen en la kazo de UEA estiĝas la demando: ĉu hazarde la komunikado ne funkcias, simple ĉar tiu kiu volas teni ĝin sub sia kontrolo -- preferus entute aperigi nenion, se li mem ne tion faras? Tio signifus kaj fortan internan cenzuron kaj mankon de manaĝera kapablo (mezurebla laŭ la kapablo delegi taskojn): unuvorte, troa centralismo. Ne hazarde la burokrata aparato volas depreni de eksterulo la solan servon ne rekte mastrumatan en la Centra Oficejo, nome la revuon...

Endas rimarki, ke la enhavo de la gazetaraj komunikoj de UEA estas absolute memreferenca kaj plejofte seninteresa por la ĝenerala publiko. Temas kvazaŭ nur pri internaj, organizaj aŭ eldonreklamaj komunikoj por la membraro. Certe ne temas pri novaĵagentejo. Kompreneble ĉiu rajtas decidi pri sia komunika strategio. Kaj tiu de Roterdamo perfekte spegulas la staton de Universala Esperanto-Asocio.

[HeKo 476 4-A, 7 apr 11]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0588 s s(22 Requests)
  PHP: 0.1220 s s 
  Total: 0.1808 s s