Esperanta Civito

Legacia raporto pri la kazo David Kelso

Laŭ komisio de la Konsulo, la legacio 2 de la Esperanta Civito enketis pri la kazo David Kelso. Tre grava estis la helpo de korespondantino kiu ofte loĝas en Kalabrio, en la sama provinco kie malaperis David Kelso. Jen la koncerna raporto.

David Kelso, 65-jara, tre alta (185 cm) kaj fortike dika (130 kg), bluaj okuloj, barbo kaj hararo blankaj (siatempe korve nigraj), kvazaŭa maristo laŭ fizika aspekto. Skoto, lernis esperanton jam en sia junaĝo, kaj aktivis en Skotlando jam en la 1960aj. En 1971 prezidis la organizan komitaton de la TEJO-kongreso en Edinburgo. Instruisto, komence de sia profesia vivo havis spertojn eksterlande, specife en la sudo de Italio (regiono Apulio), kaj al tiu lando restis ligita. Post kariero en la publika kaj eduka administracio, oficis en landaj asocioj, specife la skota (kiel prezidanto) kaj la brita (laste kiel sekretario).

En suda Italio (regiono Kalabrio, provinco Reggio, komunumo San Pantaleone, vilaĝo San Lorenzo, ĉe Aspromonto) Kelso kutimis pasigi aŭtunon kaj vintron dum la lastaj jaroj. Konata de ĉiuj vilaĝanoj, en bonaj rilatoj kun la aŭtoktonoj. Lundon la 15an de novembro 2010, foriris ŝajne por ekskurso kaj ne plu revenis. Surhavis lazuran kamizolon kun mallongaj manikoj kaj malhelan pantalonon, kunportis promenbastonon. Ĉar lastfoje vidita en la posttagmezo, probable ne celis foran lokon. Ne havis sanproblemojn, kvankam la antaŭan tagon (dimanĉon) al loka amiko parolis pri doloretoj ĉe la brusto.

Post la malapero, cento da homoj el oficialaj korpusoj serĉadis lin ĝis la 1a de decembro nokte, ankaŭ helpe de dresitaj hundoj kaj de helikoptero. Partoprenis ankaŭ unu el liaj filoj. Neniu spuro estis trovita. Littuko, ŝajne makulita de sango, atribuita en unua momento al Kelso, rezultis ne rilati al la malaperinto, post scienca esploro de la karabenistoj.

La konkludoj de la karabenistoj mem (stacio de Bagaladi-San Lorenzo) ne ekskludas la kaŝan foriron. Estas tre malprobable ke David Kelso sin mortigis, aŭ ke li falis mortiĝe en lokoj relative sendanĝeraj kaj ĉiukaze al li sufiĉe, eĉ bone konataj. Des pli malprobabla estas krimo, kaj tute ne konsiderinda estas la kapero, ĉar la kaperintoj jam estus en kontakto por la elaĉeto. La ŝancoj ke David Kelso plu vivas ie kaŝe (kaj memvole) estas same grandaj kiel tiuj de lia morto. Ĉiukaze, kadavro estus pli facile trovebla ol vivanto, ankaŭ surbaze de la rimedoj utiligitaj en la serĉado.

Estas rimarkinde, ke tre malmultaj informoj pri Kelso spureblas en la reto (personaj retpaĝoj, blogo, Vikipedio, sociaj komunumoj, diskutlistoj kaj simile).

[HeKo 477 2-C, 11 apr 11]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0129 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0428 s s 
  Total: 0.0557 s s