Esperanta Civito

Gbeglo: en Afriko UEA tute ne ekzistas

En tiu ĉi unua trimestro de la jaro 2011, en la medio de UEA oni legis multon pri la membrofalo de la asocio. Tio multe zorgigas UEA-membrojn. Jam ĉe la komenco de la dua mandato de Probal Dasgupta kiel prezidanto (2010-13) la UEA-estraro konsciis pri la afero kaj oni eĉ proponis retmembrecon. Kion kompreni, tio estas, ke la forto de la asocio troviĝas en la nombro de ĝiaj membroj.

Se nun oni iomete esploris en la membraro de UEA por vidi kiom da afrikanoj membrigis sin, kaj kiom evoluas la UEA-membraro afrika, certe oni tuj sentos, ke UEA-Afriko tute ne ekzistas, ĉar preskaŭ neniu afrikano membrigis sin en UEA kaj regule pagas sian kotizon. La plejparton de afrikanoj oni membrigas per Fondaĵo Canuto aŭ per helpoj de gesamideanoj.

La demando "Kiom da membroj havas landa asocio en Togolando?" ne trovos precizan respondon, se oni honeste respondas. Certe same estas ankaŭ en multaj landoj afrikaj. Vere, multaj ne taugas tie ĉi, ĉar nun ne pli ol tri landaj asocioj pli-malpli bone funkcias en Afriko, kaj se oni volas kontroli la verajn membrojn de la asocioj, oni vidos, ke eble maksimume unu tia asocio kun difinita membronombro ekzistas. Kiel asocio povos evolui en tiu chi kondiĉo?

Kiam estis okazonta elekto en Unuiĝo Togolanda por Esperanto, homoj, kiuj forlasis la movadon jam pli ol kvin jarojn, ŝatus kandidatiĝi. Kion oni rimarku tie ĉi, tio estas, ke tiuj esperantistoj neniam aliĝis al UTE. Tie ĉi estas nur ekzemplo, ke oni bone komprenu la fenomenon en Afriko.

La kazo de Burundio estas ne malsama. Kiom da membroj pagantaj ĉiujare sian kotizon havas ANEB? Ni ne parolu pri la landa asocio en Benino, ĉar tie temas pri tute alia fenomeno. EFEN en Niĝerio ne estu escepto. Ofte la membraro de la landa asocio konsistas nur el la estraranoj, kiuj eĉ neniam pagas membrokotizon. Ĉiuj atendas, ke helpo venu de la ekstero, ke oni uzu ĝin. Tiel estas preskaŭ ĉie en Afriko.

Kion oni povas ĝenerale rimarki en Afriko, tio estas, kiu eklernas Esperanton, tiu konsideras sin membro de E-asocio de sia lando. Tiel oni faras, ne ĉiam por ion fari al esperanto, sed por atendi, ke esperanto ion faru por oni. Kiam ĉiu atendas, ke esperanto ion faru por li, aperas diversaj klopodoj ke esperanto faru sian taskon al la homo. Kiam unu vidas, ke iu ricevas ion de esperantisto, dum li nenion, tuj aperas nekontenteco. Tuj homoj alproksimiĝas al tiu ĉi esperantisto, ĉar oni pensas, ke pere de li oni atingos ion. Sed kiu klopodas fari ion vere konkretan al esperanto, tiu malfacile trovas helpantojn.

Iam antaŭ 2005, kiam mi estis respondeculo de Agado de UEA en Afriko, mi proponis, ke landaj asocioj afrikaj havu rekonon de la aŭtoritatoj de siaj landoj. Plie, ili havu klaran bazdokumenton, kiu difinu ĉion pri la vivo de la asocio. Ĉiu membro de la asocio konsciu pri siaj rajtoj kaj devoj. Ankaŭ afrikaj esperantistoj kotizu por siaj landaj asocioj. Kiom oni havas el tiom oni donu iom por la asocioj. Kiuj havas la rimedojn, tiuj donu pli, kaj iuj povas taski al si fari laborojn senpage, por kiaj la landaj asocioj jam antaŭ pagadis. Tio estas simplaj aferoj, kiaj jam okazadas ekster Afriko. Kion mi rikoltis tiam, tio estas konstraŭstaro de influhavaj homoj en la afrika komisiono de UEA. Feliĉe tiuj homoj nun membras en la komisiono de fino de 2005 ĝis nun aprilo 2011. Oni jam bone vidas la rezulton de iliaj agadoj. Vere regresas, ege malfortiĝas la agado de UEA en Afriko, dum ekiras bone agado de esperantistoj, kiujn UEA-gvidantoj marĝenigis.

(Koffi Gbeglo)

[HeKo 477 9-B, 16 apr 11]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0149 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0423 s s 
  Total: 0.0572 s s