Esperanta Civito

"La familio Zamenhof" dua eldono

Dum la lastaj jaroj multiĝis la biografiaj esploroj pri Lazaro Ludoviko Zamenhof. La libro de c-ino Zofia Banet-Fornalowa diferencas de la ceteraj, ĉar ĝi ne enfokusiĝas al la vivo kaj verkaro de la kreinto de esperanto, sed al lia familio. Tiurilate ĝi estas unikaĵo: des pli en la nova eldono, presata en Italio, multe pli ampleksa kaj ĝisdatita ol la antaŭa.

Rezulte de kelkjaraj esploroj kaj penetro en divers-specan fontmaterialon, Zofia Banet-Fornalowa proponas la Zamenhof-familion kiel valoran, admirindan komunaĵon. Ŝia libro bildigas ilian familian vivon kaj sciigas pri la dramaj travivaĵoj de la proksimuloj de d-ro L. L. Zamenhof dum la Holokaŭsto, kiam la plejmulto el ili tragike pereis.

La leganto havas la eblecon koni ilian socian kaj profesian laboron. En siaj fakoj pluraj Zamenhofoj vere eminentis. Oni povas ekscii pri la rimarkinda engaĝo de pluraj Zamenhof-familianoj por nia komuna lingvo, pri iliaj kontribuoj al ĝia kulturo.

Per sia verko la aŭtorino deziras omaĝi al la memoro de klera, homarana kaj nobla familio, iam multnombra, sed el kiu ankoraŭ vivas nur kelkaj dise tra la mondo.

Granda parto de la materialo (interalie privataj fotoj de diversaj familianoj) ne estis ĝis nun aliloke publikigita. La nova eldono, 268-paĝa, havas kovropaĝon originale desegnitan de c-ino Leonora González. Poligrafie aranĝis sen. Perla Martinelli. Produktis Kooperativo de Literatura Foiro. La unua prezento okazos en Milano, 3 junio 2011, ĉe Milana Esperanto-Klubo.

[HeKo 478 3-B, 19 apr 11]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0156 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0818 s s 
  Total: 0.0974 s s