Esperanta Civito

Inter la makrosocio kaj nia mikrosocio

Kiam Peter G. Foster en sia The Esperanto Movement venis al la t. n. sveda periodo, li konstatis, ke ĝi dependis de la tiama populariĝo de socialismaj, radikalaj, liberalaj kaj raciismaj ideoj inter la tiulandaj intelektuloj.

Kiu scias eĉ nur iom pri la historio de Svedio, tuj povas konsenti. Tio montras, ke por esti sukcesa, la argumentado por Esperanto devas apelacii al iu etoso kaj situacio en la socio. Tiuj etosoj kaj situacioj kompreneble estas tre malsamaj en malsamaj tempoj kaj socioj.

Tamen, se ni rigardas al Eŭropo, kiu dum longa tempo estis la ĉeftereno de Esperanto, ni povas fari kelkajn lernigajn observojn. Dum siaj unuaj dek tri jaroj Esperanto povis uzi la energiojn magazenigitajn en tolstojanaj kaj kontraŭdiskriminaciaj sentoj en orienta Eŭropo. En la sekvaj jaroj ĝis 1914 ĝi ankaŭ povis utiligi la ĝeneralan optimisman etoson pri homa kaj socia disvolviĝo , kiu rezultis el la civiliza kaj scienca evoluo en la relative paca epoko ekde la Viena kongreso en 1815.

Inter la du mondmilitoj la E-movado trovis aliancanon en laborista movado kaj post 1945 precipe Ivo Lapenna sukcesis ligi la movadon al tiu energio, kiun kreis la espero, ke UN kaj la potencekvilibro inter NATO kaj la Varsovia Pakto sukcesos garantii pacon.

Nova generacio - tiu kiu ribelis en 1968 – havis aliajn ideojn, kaj ties esperantista taĉmento vidis eblan alianciĝon inter la junularo kaj la movado. Ekde tiam la ligo inter la movado kaj la etoso en la makrosocio fariĝas malpli evidenta, eble pro tio, ke ni ne plu povas observi la fenomenon el sufiĉa distanco.
[...]
(Bertil Nilsson)

Legu la tutan artikolon en "Heroldo de Esperanto"

[HeKo 479 2-B, 29 apr 11]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0137 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0404 s s 
  Total: 0.0541 s s