Esperanta Civito

Post la mortigo de Osama bin Laden

La mortigo de Osama bin Laden ne estingas la terorismon el ˝islama˝ matrico, sed ĝi povas konduki al la fino de la kolektiva timo kaŭzita de tiu terorismo kaj arte flegata dum jardeko, precipe en la angle-saksaj socioj.

La homa psiko mem bezonas kolektivajn timojn, kiuj varias laŭ la epoko, sed montras nur malsamajn facetojn de unu timo: tiu pro la morto. Mian infanaĝon akompanis la kolektiva timo pro la atombombo, al kiu sekvis tra la jardekoj aliaj: de la malsato en la tria mondo al la senlaboreco en la unua (kaj la ekse dua), tra la nova pesto nomata aidoso ktp. Evidente ĉiuj plagoj daŭre ekzistas (eĉ tuberkolozo revigliĝis) en la mondo, sed ili alternas en la unua plano. Simile al la buntaj lignaj figuroj de mezepoka turhorloĝo, ili aperas kaj malaperas laŭ la ŝanĝo de la horo.

Osama bin Laden eksilentis por ĉiam, ĝustatempe por cedi la lokon al alia kolektiva timo: tiu pro la (mal)novaj nukleaj centraloj. Probable ĉi-lasta jam venkis super li, sed necesis definitive sendoganigi lian miton for de la aktualeco.

Venis do la momento postuli ke ĉesu la eksterordinaraj normoj de sekureco, kaj insisti ĉe la ĝenerala opinio por ke Okcidento komprenu ke ekzistas alia islama mondo: tiu de la junularo senperforte luktanta en Sirio aŭ Jemeno, kaj martire mortanta en la jasmena revolucio.

Per deklaro de la tiama Konsulo, Walter Zelazny, en marto 2003 la Esperanta Civito distanciĝis de la plej grava, komenca devojigo en Okcidento, kadre de la eksterordinaraj normoj de sekureco. Neniu alia organiza subjekto en Esperantio havis la saman kuraĝon, politike kaj kulture. Reveni nun al la ordinareco estas des pli grave, por popolo vivanta en diasporo kaj bezonanta maltension en la internaciaj rilatoj.

La subteno al la jasmena revolucio, la likvido de la lastaj diktatoroj en la mediteraneaj landoj, la trankviligo de la etoso inter Okcidento kaj Islamo estas gravaj faktoroj por la progreso al justa paco, do ankaŭ por la progreso de la lingvo kaj kulturo de Esperantio.

Giorgio Silfer, nuna Konsulo de la Esperanta Civito

(HeKo 479 8-C, 4 maj 11)

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0146 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0421 s s 
  Total: 0.0567 s s