Esperanta Civito

45a Internacia Verkista Renkonto: dua tago

Alta nivelo de prelegoj kaj gastoj ankaŭ en la dua tago de la Internacia Verkista Renkonto en Bledo, kiu finiĝas hodiaŭ per la jarkunveno de la Verkista Pac-Komitato de PEN Internacia.

La plej rimarkinda momento hieraŭ estis la prezento de Marek Halter, la sukcesa aŭtoro de "Marie", ĵus tradukita ankaŭ al la slovena. Inter la patronoj de la franca feminisma movado "Ni putes ni soumises" (pri kiu aperis interesa artikolo en "Femina" n-ro 25, marto 2011), Marek Halter imponas per sia klereco en kompara teologio. En "Marie" ("Marija" slovene) li demuntas la miton pri la submetiĝemo de Maria el Nazareto (vilaĝo de ĉarpentistoj), miton tre karan interalie al la islamanoj: la Korano fakte dediĉas al ŝi multe pli da linioj ol la Evangelioj kune. El ĉi tiu mito originas la pozicio de la virino en kristanismo kaj islamo: legu eseon en "Femina" 26 (junio 2011).

Kadre de la konkluda ronda tablo ĉeestis ankaŭ nia literaturo, danke al sen. Giorgio Silfer, kiu intervenis pri "La bildo de la fremdulo en la esperanta literaturo: vojo al paco". Giorgio Silfer analizis tri kazojn: la verkisto de landlimo (Raymond Schwartz), la elmigrinta aŭtoro (Ferenc Szilágyi), la ekzilita intelektulo (Ivo Lapenna).

Enkonduke, Silfer emfazis ke la koncepto de paco en literaturo formuliĝas ĝuste kiam la koncerna lingvo atingas la dignon de literatura lingvo. Sekve, alia estas la percepto en la itala (literatura ekde la 14a jarcento), en la slovena (kies burĝonado koincidas kun la romantika epoko), en la esperanta (matura kiel literatura lingvo nur post la unua mondmilito). Krome, gravas la statuso de diasporo: se en "Libereco" (lasta filmo de Toni Gatlif, recenzita en "Literatura Foiro" n-ro 248, decembro 2010) cigano, fakte jeniŝo, povas respondi ke la milito ne koncernas ilin, ĉar la ciganoj neniam militis, la Esperantianoj povas kalkuli kun la fakto, ke pacifismo estas ideologia komponanto de ilia kulturo; kaj tial ksenofobio estas elemento principe fremda al la esperanta intelektulo.

La debato kiu sekvis al la prelego de Giorgio Silfer estis aparte interesa. Vi trovos ĝin, kaj lian prelegon, en LF 251 (junio 2011).

[HeKo 480 3-B, 7 maj 11]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0146 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0432 s s 
  Total: 0.0578 s s