Esperanta Civito

PEN Internacia pri la kostoj de klerigado

Okaze de la 43a Internacia Verkista Renkonto en Bledo, Slovenio, membroj de 31 PEN-centroj [inkluzive de la Esperanta] faris la sekvan deklaron:

Ni malĝojas ke kelkaj eŭropaj kaj multaj aliaj registaroj tra la mondo planas aŭ jam aktivigis ŝparojn en siaj elspezoj pro publika edukado, inkluzive la financadon al alta klerigado, speciale en la fakoj de artoj, literaturo kaj sociaj sciencoj.

Bona verkado dependas de trejnita legoklero kaj kritika takso pri la ideoj kiujn ni klopodas enigi niajn verkojn, tradicie provizitajn de diversaj universitataj departementoj.

Ni firme kredas ne nur ke nia verkado, sed ankaŭ la futuro de niaj demokratioj dependas de la kritikaj atutoj instruitaj al la studentoj ĉe la akademiaj institucioj. La fakto estas ke, eĉ dum la nuna krizo en multaj el niaj landoj kaj ŝtatoj, la kosto de edukado konsistigas nur oneton de la registara buĝeto. Eltranĉoj en la viva korpo de nia plej valora humanisma, filozofia, arta kaj socia sciencokurikulumo ne estas pravigebla per ekonomia bazo.

Efektive ni rigardas tiujn eltranĉojn kurtvidaj kaj ruinigaj. Ili faros nekalkuleblan damaĝon ne nur la akademiaj institucioj, sed ankaŭ al la kapabloj de niaj socioj renovigi kaj reinventi sin tra la uzo de kreivaj kaj legaj atutoj ĉe nia junularo.

Ni petas vin fari ĉion ajn eblan por malhelpi tian politikon kaj helpi nin prezenti en ĉiu formo kaj lingvo la kompleksecon de la mondo kaj niaj estaĵoj al informita legontaro.

Subskribis: John Ralston Saul, internacia prezidanto / HORI Takeaki, internacia sekretario / Marjan Strojan, prezidanto de la Slovena PEN

[HeKo 481 3-B, 13 maj 11]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0159 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0424 s s 
  Total: 0.0583 s s