Esperanta Civito

La KCE-Komitato pri la estonta aktiveco


Verda lumo al pluraj iniciatoj kaj projektoj fare de la Komitato de Kultura Centro Esperantista, kiu kunvenis hodiaŭ preskaŭ en pleno, sub la prezido de sen. Perla Martinelli, kun la partopreno de ges-roj de Mestral kaj sen. Dieter Rooke, kaj la foresto nur de c-ano Daniel Muhlemann, pro misfarto.

Rilate la programon, KCE indikis la responsulojn de kelkaj el ili: Elisabeth de Mestral pri la Kultura Semajnfino de januaro 2012, dediĉita al muziko; la Komitato de LF-koop pri la Kultura Semajnfino de februaro 2012, dediĉita al literaturo (pro la samtempa okazigo de la ĝenerala Asembleo de LF-koop); Perla Martinelli pri la kolokvo dediĉita al Edmond Privat, 13-15 aprilo 2012, okaze de la 50a datreveno de lia morto; LKK (pri kiu esploros Dieter Rooke kaj Giorgio Silfer) por junulara kongreso en 2013 - Dominique de Mestral jam deklaris sin preta helpi por la rilatoj kun la franclingvaj autoritatoj; LKK (pri kiu esploros Francisko Degoul) pri la homarana kongreso en 2014.

Rilate la domflegadon, la Komitato akceptis la proponon masonigi la interdoman pasejon, kiu estas la lasta restaĵo de la antikva reĝimo, kaj instali radiatoron en la lokalo nomata La Palumbejo. Tiamaniere, la Esperanto-Domo akiros 20 m2 pli da loĝebla surfaco. Male, la tria propono de Fondumo Pro Esperanto kiel regio, nome la flegado de la fenestraj kadroj kaj persienoj, estis prokrastita.

Rilate la organigramon, la Komitato prokrastis al la fino de septembro la diskuton pri sia konsisto en 2012-2014; ĝi decidis proponi al la Asembleo la konfirmon de la nunaj delegitoj ĉe la Civita Forumo (gec-anoj Anne Marcanti kaj Daniel Muhlemann), se ili konsentas; ĝi renomumis Margherita Bianchi kaj Giorgio Silfer kiel delegacion pri esperanto ĉe ALTE; ĝi komisiis Dominique de Mestral kaj Giorgio Silfer pri la rilatoj kun la turismaj instancoj.

Nome de KCE, la saluton al la festo omaĝe al la 80-jariĝo de Claude Gacond alportos la vicprezidanto, sen. Dieter Rooke, kune kun komitatano Dominique de Mestral, por la eventuala interpretado al la franca lingvo; la Apogantoj de KCE kaj la Esperantianoj alestontaj tiun feston estos individue invititaj al kafo ĉe la Esperanto-Domo, tuj post la fino de la aranĝo. Ilin akceptos la prezidanto de KCE, kiu mem ne iros al la festo ĉar en ĝi estas enplektita Reinhard Haupenthal.

[HeKo 483 1-B, 28 maj 11]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0142 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0445 s s 
  Total: 0.0588 s s