Esperanta Civito

Heroldo denove akuratas

Liverante hodiaŭ al la presejo la numeron 2172 (6:2011), kiu kovras la eventojn ĝis mezo de majo, la redakcio praktike nuligis la malfruon de "Heroldo de Esperanto", kies ĉefredaktora posteno vakas jam de kvin monatoj. La sekva numero fakte devus aperi post du semajnoj, laŭ regula ritmo.

En la unua paĝo: Esperanto kiel literatura lingvo estas pli kaj pli respektata, danke al nia PEN-Centro. Sukcesa anonciĝas ankaŭ la kongresa sezono. La Unua kaj la Naŭa de Majo meritas artikolan atenton. Intervjuo al Lukasz Zebrowski, TEJO-estrarano. 

Daŭras la korespondado de Dieter Rooke el la ĉina Esperantio. Sed kio estas en la planedo Ĉinio? jen alies atesto. La rezultoj de la landaj kongresoj kroata, pola, sveda. Libra Babel-Turo en Argentino. Internacia Junulara Festivalo en Italio.

La 91-jara Leen Deij kun sugestoj pri maljuniĝo. André Cherpillod pri la lingva reformemo de Zamenhof. Mikronovelo el la fantasta bestofarmo de Etel Zavadlav. Ankoraŭ Leen Deij kun humura artikolo. Kaj la rubrikoj de HdE.

"Heroldon de Esperanto" posedas, eldonas kaj administras LF-koop, jam la dekkvinan jaron. Provekzemplero estas mendebla ankaŭ tra nia redakcio.

[HeKo 483 2-B, 28 maj 11]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0140 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0801 s s 
  Total: 0.0940 s s