Esperanta Civito

Strategia turnopunkto en FEM

Feminisma Esperanta Movado havis sian ordinaran Asembleon hieraŭ en Milano, sub la prezido de sen. Marie-France Conde Rey, kaj kun partoprenantoj el Francio, Hungario, Italio, Nederlando, Svedio, Svislando.

La Asembleo markis vojturniĝon en la strategio de FEM: simile al la profesiaj verkistoj (ĉe PEN Internacia) kaj al la naturamikaro (ĉe Naturfreunde International), ankaŭ la feministoj strebas kupliĝon al tegmenta neesperantista organizo. Tiucele la Asembleo indikis la movadon "Ni putes ni soumises" (Nek putinaj nek submetitaj) kiel kontaktindan, kaj donis al la Komitato esploran mandaton.

La Komitato de FEM estis bloke reelektita, kaj en ĝi sidas kvin gesenatanoj: Marie-France Conde Rey, prezidanto; Anna Bartek, Jarl Hammarberg, membroj; aldoniĝas la ĉefredaktoro de "Femina" (nun Perla Martinelli) kaj la vickonsulo pri socialaj aferoj (nun Chamberline Nguefack). Novaj delegitoj de FEM ĉe la Forumo de la Esperanta Civito estas Roland Eriksson kaj Mariola Jobin.

La Asembleo estis informita de la prezidanto pri la arbitracio kiu koncernas c-inon Carmen San-Segundo, ankaŭ FEM-aninon; sed ĝi decidis unuanime ne atesti favore al ŝi, atendante serene la verdikton de la Kortumo pri ŝia kazo.

Post tri semajnoj FEM okazigos la duan Atelieron pri beletra kreivo, rezervitan al verkemulinoj, partnere al KCE kaj sub la aŭspicio de la Esperanta PEN.

[HeKo 483 7-B, 3 jun 11] 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0136 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0412 s s 
  Total: 0.0548 s s