Esperanta Civito

Miliono da vizitoj en www.esperantio.net

La retpaĝoj de la Esperanta Civito atingas ĉi-semajne unu milionon da vizitoj. Se necesis tri jaroj por atingi la unuan duonon de miliono, sufiĉis dek ok monatoj por la dua duono. Alivorte, la retejo www.esperantio.net havas meznombre preskaŭ mil vizitojn tage, do preskaŭ 30.000 monate. Laŭ tiu ĉi kreskoritmo, eble sufiĉos nur tri jaroj por la dua miliono da vizitoj.

"Certe ni sekvas la novaĵojn kiuj aperas en HeKo -- ni multe ĝuas la artikolojn kiuj estas ege interesaj kaj altnivelaj; precipe ĝuindaj estas tiuj pri la esperanto-politikoj en Afriko kaj tra la mondo" komentarias Kep kaj Doroteo Enderby el Aŭstralio. 

Efektive HeKo informas detale kaj objektive pri la evoluo de Esperantio, kaj certe ĝi ne pekas pro eŭropocentrismo.

Jam pli frue oni priskribis la recepton de la sukceso de HeKo kaj ĉi tiuj retpaĝoj entute. Ni devas nun aldoni, ke ili tute ne damaĝas al la disvastigo de paperaj periodaĵoj, eĉ male: Literatura Foiro, Heroldo de Esperanto, Femina kaj Homarane gajnas el la ekzisto de www.esperantio.net -- la retejo vizitinda ĉiutage (kaj por la Esperantianoj: vizitenda).

[HeKo 484 8-C, 8 jun 11]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0216 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0718 s s 
  Total: 0.0934 s s