Esperanta Civito

Kandidatoj por la Senato 2012-2016

La parlamentanoj de la opoziciaj grupoj anoncis en Milano sian disponeblon ree kandidati por la Senato: Nelly Holevitch kaj Anna Bartek por la Blanka Listo, Dieter Rooke por la Ruĝa Listo. La respektivaj KoKuSoj formaligos ilian rekandidatigon, fine de la somero, difinante ankaŭ la ĉefkandidatecojn.

Por la Verdanoj la ĉefkandidatoj estas jam indikitaj, kvankam denove la lasta decido apartenas al la Komitato Kunordiga kaj Subtena de la listo: temas pri Marie-France Conde Rey, numero 1, kaj Ljubomir Trifonĉovski, numero 2.

Aldone konfirmis sian disponeblon por rekandidatigo sep gesenatanoj: Agneta Emanuelsson, Jarl Hammarberg, Julio Herrero, Perla Martinelli, Chamberline Nguefack, Giorgio Silfer kaj Walter Zelazny.

Ĉiu listo rajtas prezenti ĝis dek naŭ kandidatojn, kaj tiom intencas plenumi almenaŭ la Verda. Same kiel en 2006, en ĉiu listo certe kandidatos afrikanoj, probable pli multaj ol tiam. Interesatoj bonvolu atenti pri la anonco de la KoKuSoj, en gazetara komuniko aperonta en HeKo. La listoj estas liverendaj 30 septembro 2011 plej malfrue.

Alia tute certa elemento estas la elekto de tria Konsulo, post Walter Zelazny (2002-2006) kaj Giorgio Silfer (2007-2011). Se la Verda Listo gajnos ankaŭ ĉi-foje, virino iĝos la Konsulo. La elektoj okazos 15 decembro 2011.

[HeKo 485 1-C, 10 jun 11]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0149 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0544 s s 
  Total: 0.0693 s s