Esperanta Civito

"Literatura Foiro" 251 kun Leen Deij spirite

La junia "Literatura Foiro", numero 251, omaĝas al nia kunlaborinto c-ano Leen Deij, kies laste verkita poemo "La vojaĝo" uverturas. Sekvas la oracio de sen. Giorgio Silfer, kiu en Milano prezentis lian interesan vivon kaj enorman talenton de verkisto kaj publicisto. Leen Deij alestas per du pliaj kontribuoj, bedaŭrinde posteumaj: konciza sociologia eseo "La teorio pri rompitaj glacoj" kaj la poemo "Civita kanto", dediĉita al la dekjariĝo de la Civita Konstitucio. Poezia antologieto de Leen Deij aperos en la venonta numero. 

Sen. Walter Zelazny analizas eksterordinaran detalon en la filozofio de Lazaro Ludoviko Zamenhof: la signifo de la nocio "Golus", rusa vorto kiun li neniam esperantigis.

Pri protestoj kaj poemoj dum la lasta internacia PEN-konferenco en Slovenio raportas Giorgio Silfer, kiu tie deklamis la versaĵon "Memnon" de Marjorie Boulton.

Nia literaturo: sen. Perla Martinelli analizas la rezulton de la voĉdono por la esperanta PEN-premio “La Verko de la Jaro 2010", kiun gajnis unuafoje kolektiva verko, la novelaro “Vizaĝoj”. Kaj kvar poemoj de Peter Browne.

Multe pri la monda literaturo. Gastas la Nobel-premiito Orhan Pamuk per eltiraĵo el respondoj dum sia publika renkonto kun studentoj, en Sofio pasintan majon. Sen. Marie-France Conde Rey serĉas respondon al soci-historia demando, “Ĉu ĉio estas pardoninda al granda verkisto?”, okaze de la decido de la franca kulturministro forstreki la nomon de Louis-Ferdinand Céline el la listo de jubileoj celebrotaj en 2011. José Wendell P. Capili pri diasporaj verkistoj en Aŭstralio (tradukis Donald Broadribb). C-ano Manuel de Seabra pri la magiistoj kaj la drogoj de J. B. Priestley. Gastas la konata serba verkisto Mihajlo Pantiĉ per sia humuraĵo “Ridiga rakonto”, en traduko de sen. Ljubomir Trifonchovski. Sneĵinka Angelova recenzas la ĵus eldonitan libron “Koncerto por kontrabaso kaj verda herbejo” de Cvetan Denev (en traduko de Tonĉo Valev), aldone specimeno el ĝi – “La kaŝita vino”.

Abundas la datrevenoj en 2011: pri la esperanta centjarigho de Baghy, Kalocsay, Szathmári kaj Schwartz eseas Giorgio Silfer. Pri la naska centjariĝo de Károly Fajszi – rimportreto verkita de Márton Fejes.

Lingvopolitiko: László Radacsy pri la du eŭropaj lingvaj koktelbaroj en Budapeŝto.

Densas kultura agendo: festivalo en Karlovo, rezultoj de la internacia literatura konkurso EKRA-2011.

Letero el Afriko: c-ano Koffi Gbeglo finas ĝin tel: “Ni bone zorgu pri nia Esperantio, tute ne atentante ĉu iu de ekstero juĝas nin. Nia ĉiutaga klopodo estas ĉiam ion pli bonan fari. Ĉiam ni strebu al perfekteco, kaj certe tiu strebado igos nin atingi multon.”

C-ano Armando Zecchin komentarias specimenon el nova libro de Nikolao Gudskov, “Hipioj de Grekio, fidelaj disĉiploj de Sokrato”, premiere aperintan en la februara LF 249.

La sepa arto: Giorgio Silfer kompare recenzas la filmojn “Francisko kaj la papo” de Ciro Cappellari kaj "Habemus papam" de Nanni Moretti.

Artgalerio (kaj ne nur): c-ino Zofia Banet-Fornalowa pri la dua vizaĝo de la arto-konservisto kaj esperantisto Andrzej Wawrzyniak, ankaŭ kun notoj pri Edwarda Kaminska, Jozef Goiec kaj Krzysztof Sliwinski.

En 2011 la koloraj kovriloj de LF temas pri arboj formantaj belegajn naturajn pejzaĝojn.

La revuon “Literatura Foiro” posedas, eldonas kaj administras LF-koop; ĝi estas ankaŭ la organo de Esperanta PEN-Centro kaj parolilo de la Lingva Komitato de Esperantio. Ĉefredaktoro: Ljubomir Trifonchovski. Grafiko: Perla Martinelli. Perantoj en 37 landoj. Internacia abontarifo 54 CHF/44 EUR. Rabato por Esperantaj Civitanoj en pli ol 50 landoj. Provekzemplero estas mendebla senpage ĉe Kooperativo de Literatura Foiro, CP 928, CH-2301 La Chaux-de-Fonds, Svislando; rete <lf-koop che esperantio.net> aŭ ankaŭ tra nia redakcio.

[HeKo 485 7-B, 17 jun 11]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0147 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0467 s s 
  Total: 0.0614 s s