Esperanta Civito

Nova eldono de furora lernolibro


Ĝi havas pli ol kvardek jarojn, sed ĝia originala didaktika formulo restas daŭre aktuala, kun multaj miloj da ekzempleroj venditaj. Temas pri "Paŝoj al plena posedo" de William Auld, interalie rekomendinda por prepari sin al B.2-nivela lingvotestado, laŭ la Komuna Eŭropa Framo de Referenco.

Reviziite kaj grafike modernigite fare de LF-koop en 2001, la elĉerpita eldono estos baldaŭ sekvata de nova, ĉiam zorge de Kooperativo de Literatura Foiro. Ĝi gardos la aranĝon siatempe aprobitan de la aŭtoro, sed enhavos pliajn rubrikojn por orientiĝi en la lingvotestado.

"Paŝoj al plena posedo" ree proponos la bildojn de Pepo, la simpatia papago desegnita de Martin Markarian: eble la plej sukcesa heroo en la esperanta komiksa literaturo de la lastaj jardekoj.

Antaŭmendojn oni povas jam adresi al LF-koop, CP 928, CH-2301 La Chau x-de-Fonds, rete <lf-koop ĉe esperantio.net>; aŭ tra nia redakcio.

[HeKo 487 9-B, 9 jul 11]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.1378 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0455 s s 
  Total: 0.1832 s s