Esperanta Civito

4a Internacia Konferenco de ALTE en Krakovo


Finiĝis hodiaŭ en la Jagelona Universitato de Krakovo la 4a Internacia Konferenco de ALTE, Asocio de LingvoTestistoj en Eŭropo. Ĉiun trian jaron ALTE prezentas sian aktivecon al la ekstera publiko, dum ĉiujare okazas konferenco kun interna valoro, kaj ĉiun duonan jaron kunvenas la specifaj laborgrupoj.

Kiel "institutional affiliate" de ALTE, Kultura Centro Esperantista partoprenas en la laborgrupoj, kie ĝi estas preskaŭ ĉiam la sola reprezentanto de esperanto. Malpli interesa por KCE estas la ĝenerala forumo, kun pli informa ol scienca karaktero. Tial ĉi-jare ĝi decidis ne partopreni, ankaŭ pro la profesia okupiteco de siaj stabanoj: ja ni estas en universitata ekzamena periodo. Senkulpiĝo estis adresita al la ĝenerala sekretario de ALTE, kiu tre afable respondis esprimante la bedaŭron pro la neĉeesto.

Nia lingvo tamen havis afiŝan angulon, danke al la ĉeesto de d-ino Ilona Koutny el la universitato de Poznano. En www.edukado.net aperas la koncerna informo, kvankam kun malvera detalo: efektive Universala Esperanto-Asocio ne estas membro de ALTE. Ankaŭ la oficiala programo en la ALTE-retejo, kiu listigas ĉiujn aliĝintojn al la konferenco, ne mencias UEAn. Sed estas oportune ke ia esperanto-anguleto ne mankis.

Pri la rezultoj de la krakova konferenco estas preskaŭ nenio raportinda, pro ĝia esence retrospektiva kaj iomete foireca karaktero. La venonta rendevuo de ALTE estos la jara konferenco en Germanio, dum novembro 2011: KCE oficiale partoprenos, kiel komisiito de la LingvoTesta Sistemo de la Esperanta Civito, la sola kiu aplikas al esperanto ĉiujn ses nivelojn de la Komuna Eŭropa Framo de Referenco.

[HeKo 488 1-B, 9 jul 11]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0142 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0654 s s 
  Total: 0.0795 s s