Esperanta Civito

Kien iras Afriko, geopolitike?

Suda Sudano estas vivinta la unuan tagon kiel sendependa ŝtato. En sia artikolo pri la temo c-ano Giorgio Silfer aludis al procezo de neevitebla fragmentiĝo en Afriko. Kiom da kazoj similaj al Suda Sudano ankoraŭ ekzistas en tiu kontinento, laŭ li?
Organisation of Emerging African States (OEAS) listigas multajn similajn kazojn. La plej konataj (pli ĝuste: la malplej kaŝitaj) estas kvin: Kabindo, Suda Kamerunio, Biafro, Matabelelando kaj Dagalando. Fakte, se vi estas ordinara eŭropano, almenaŭ la lastaj du estas al vi probable nekonataj. Al tiuj aldoniĝas trideko da aliaj situacioj. En Sudano mem, post la secesio de Anzanio (la sudo), nun estus la vico de Darfuro. Eĉ la eŭropaj etnistoj (inkluzive de la aktivuloj en IKEL) ne orientiĝas facile.

Kial en Afriko estas tiom da sendependigaj fermentoj?
Unue ĉar la landlimoj hereditaj de la koloniistoj ofte ne kongruas al la reala situacio, etne kaj geopolitike. Due ĉar Afriko travivas historian fazon de "kaŭkaziĝo".

Kion tio signifas?
Kompare kun la balkaniĝo, la kaŭkaziĝon karakterizas la konfliktado inter popoloj lige ne nur al tradiciaj diferencoj historie (kroatoj kun Habsburgoj aŭ Venecio, serboj kun Otomanoj), religie (kroatoj katolikaj, serboj ortodoksaj), ankaŭ kulture kaj lingve (malsamaj alfabetoj, ktp) markitaj, sed ankaŭ lige al la posedo de tre valoraj ercoj en la koncerna teritorio. Kabindo, ekzemple, estus sendependa jam en 1975, se ĝi ne fariĝus la monujo de Angolo, pro siaj riĉaĵoj grunde.

Kiun rolon ludas la ekskoloniaj potencoj en ĉi tiu procezon?
Tre malbonan, ĉar ilin prioritate gvidas ne sento de justeco, sed la bezono ŝirmi la proprajn ekonomiajn interesojn sur la koncernaj teritorioj.

Kion povas fari la esperantistaro?
Necesas distingi inter la eksterafrikaj kaj la afrikaj. La eksterafrikaj kutime akceptas la vidpunkton de la metropolo, de la propra registaro. Ekzemple ne atendu de portugalaj esperantistoj ke ili defendu la rajtojn de Kabindo, se Portugalio mem ne defendas tiujn rajtojn. La afrikaj, ĝenerale, dependas ankoraŭ tro multe de la helpo el Eŭropo, por sekvi la aferon kun geopolitika kompreno. Escepto estas la Esperanta Civito, kiu strebas egalrajte kunigi afrikanojn kaj neafrikanojn, kvazaŭ ne plu estu dek blankhaŭtaj apud dek nigrehaŭtaj, sed dudek "verdehaŭtaj". Tion la afrikanoj pli kaj pli komprenas.

Legu la tutan intervjuon en venonta numero de "Heroldo de Esperanto".

[HeKo 488 2-C, 10 jul 11]

Komentarias c-ino Etel Zavadlav:
Do alvenis la tempo de vekiĝo por elĉerpita kontinento, kies situacio estas zorgiga; oni povas rememori spertojn de eŭropaj landoj, kie sendependiĝo postulis riverojn da sango.
Alia demando: en la nuna scenejo politikekonomia, ĉu oni povas entute esperi ke tiom elĉerpita, prirabita, malriĉigita kontinento estos iam vere sendependa? Sendependa de eŭrop-usonaj financaj monopolistoj, monpolicistoj. Eĉ se sendependa inter si, fragmentite ĝis la plej etaj eroj la nuna Afriko ne travivos sen eksterkontinenta helpo. Kaj ĉiu helpo havas siajn kondiĉojn.
En ĉiu kazo, la Esperanta Civito arde esperas ke ne okazos vana sangoverŝado.

Komentarias c-ano Koffi Gbeglo:
Mi ĵus legis vian artikolon en HeKo pri Anzanio. Mi ege scivolas pri tiu ĉi termino.
Kial vi nomas Sudan Sudanon Anzanio? Aŭdiĝis, ke iam estis propono, ke Sudafriko nomiĝu Azanio. Ĉu estas rilato inter Anzanio kaj Azanio ?
Mi ĉiam riverencas al via sciaro. Tiaj homoj maloftas. Mi ege ĝojas legi artikolojn viajn.Kien iras Afriko, geopolitike?

La respondo estas en pli frua artikolo: http://www.esperantio.net/index.php?id=1570
Anzanio estis la nomo donita en la 1960aj al Suda Sudano, fare de la tiamaj rezistantoj (Anyanya). Azanio estas antikva geografia termino kiu indikis afrikan regionon foran kaj de Sudano kaj de Sud-Afriko, sed fakte pli proksima al la unua.

Komentarias sen. Dieter Rooke:
En via komento mankas unu grava fakto. Novaj ŝtatoj naskiĝis preskaŭ ĉiam per sangofluo -- ĝi kostis homajn vivojn de senkulpaj civiluloj. Laŭ mia opinio ni estu la pacaj batalantoj, prikantitaj en nia himno. Estus pli saĝe sekvi la spurojn de la fondinto de civila servo, Pierre Cérésole, mem samideano en la vera senco.


Respondo de la redakcio: la intervjuo ne estas finita; legu ghin komplete en HdE.

Komentarias c-ano Marek Bamberski:
Suda Sudano jam fariĝis membro de UN kaj unuaj poloj petis jam civitanecon de tiu lando. Interesa, ĉu ne? Se oni estas vera amiko de Afriko kaj afrikanoj oni ne povas nur skribi artikolojn kaj komentojn politike korektajn sed diri veron rekte.
Afriko estas unu el la plej riĉaj kontinentoj, se ne la plej riĉa. Ili povas esti mem-sufiĉaj ankaŭ en agrikulturo. Tio, kio mankas al ili estas teknologio, "know-how" kaj bona sistemo. Oni devas ĉiam ripeti kaj ripeti al afrikanoj ke ili ne devas naskigi 8 aŭ 10 infanojn tie, kie akvo kaj manĝaĵo sufiĉas nur por 2. Oni devas eduki ilin pri la familia planado kaj konsciigi ke se ili praktikos poligamion ili estos mortantaj grandskale pro AIDS kaj neniu farmaceutika kompanio aŭ karitata organizaĵo helpos. La sorto de Afriko estas en la manoj de afrikanoj mem.
El ekonomia vidpunkto perspektivoj de Afriko estas pli bonaj ol de Euvropo, kiu havas la plej maljunan populacion, bizancajn ŝuldojn, malbonan socian strukturon, fuĝantan ekstere industrion kaj preskaŭ neniun valoran naturan richaĵon. Do, ni ne ploru tro pri la historio de Afriko. La 21a jarcento post 20 aŭ 30 jaroj sendube apartenos al tiu kontinento. Al la kabindanoj mi deziras ĉion plej bonan sed mi sincere dubas ĉu ili atingos sendependecon. Tio estas tiel probabla kiel sendependeco de Alta Adiĝo aŭ Silezio.

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0149 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0674 s s 
  Total: 0.0823 s s