Esperanta Civito

Objektiva raporto de deĵoranto en KCE

Jam finiĝis mia preskaŭ kvinsemajna deĵorado en Kultura Centro Esperantista, Ĉaŭdefono, Svislando. En la medio de la Esperanta Civito, fondita surbaze de raŭmisma ideo, kies sencon komprenas certa parto de inteligentaj personoj.

Kiel pasis tiu tempo? Unue, kiam mi alvenis, kortuŝis min zorge preparita dormoĉambro kiu min atendis. Italoj havas estetikan guston senriproĉan. Rilatoj kun ĉefoj estis tute kontentigaj, en familia etoso. Ili ambaŭ (civitano Silfer kaj civitanino Martinelli) detale zorgis pri mia bonfarto. Nenio mankis al mi, nek en materia nek en spirita senco. Mi sukcesis ŝpari la plejmulton de miaj honorarioj. Sen ke mi malsatu aŭ malpermesu al mi ion ajn kion mi kutimas havi hejmen.

Ni ekskursis kune, spektis filmojn, multe ridis, preparis manĝojn, organizis komunan vesperon por granda grupo, en gaja etoso spicita per akra humursenco de ĉiuj tri. Ni travivis la Atelieron pri beletra kreivo, aranĝon kiu pro alia ĉeestanto enhavis certan defion. Sed ili ambaŭ kapablas facile eviti malagrablaĵojn. Mi sentis min sekure kaj protektite.

La plej grava donaco, mi povas diri tiel, kiun mi ricevis flanke de Giorgio Silfer estas diplomatia trejnado, pri kiu li estas vera majstro. Li instruis min multajn praktikajn aferojn, utilajn por progreso en diversaj vivokampoj. Danke al Giorgio Silfer, mi nun povas esti sekretario de iu entrepreno, aŭ gvidanto de iu turisma objekto. Tion mi nomas donaco, ĉar ricevita senpage. Kutime oni pagas por tiaj trejnadoj, eĉ grase.

Perla Martinelli regalis min siaflanke per tre pacienca kaj atenta instruo pri grafikaj lertoj kaj enpaĝigado. Nun mi kapablas enpaĝigi kiun ajn gazeton aŭ libron. Ankaŭ tiun instruadon mi ricevis tute senpage, en vigla kaj dinamika komunikado kun inteligenta, altedukita kaj sperta persono.

Ĉiumaniere, mi revenos ĉi tien. Kun plezuro.

Averto: se vi ne estas persono
- kun rapida cerbo
- diligenta
- kun evoluintaj higienaj kutimoj
- vigla kaj energiplena
- kun bona humursenco
- elturniĝema kaj racia
- kun alte evoluinta etiko,
tiam ne esperu ke vi pasos tiel bone kiel mi.

Tamen tiu ĉi loko ne estas infanvartejo, eĉ se temas pri kvindekjaraj infanoj.

Nun mia blogo en Ipernity perdas sencon, sed mi ne fermos ĝin, pro eventualaj kontaktoj.*

Se iu deziras legi miajn verkojn, ili estas facile troveblaj el la eldonoj de LF-koop (Heroldo de Esperanto, Femina, Literatura Foiro).

Se iu deziras proponi al mi interesan kontrakton, tio eblas, laŭ miaj kondiĉoj.

(Etel Zavadlav)

* La blogo estis aŭtoritate kaj cenzure fermita. Du personoj aplaŭdis al tio: Josip Pleadin kaj Viktoro el Katalunio.


Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0141 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0493 s s 
  Total: 0.0633 s s