Esperanta Civito

La poezio de Leen Deij centre de LF 252

“Mi foriris” de Carmel Mallia, gajninta duan premion en la poezia branĉo de la ĉi-jara internacia literatura konkurso EKRA, uverturas la aŭgustan numeron 252 de “Literatura Foiro”. La originala poezio nun estas ĉefa akcento: antologio el poemoj de c-ano Leen Deij, kun speciala grafika aranĝo de Perla Martinelli, situas en la mezo de la revuo kaj permesos ĝui pli ol kvardek verkojn, kun temoj tre variaj: la mondmilita tempo, amo, sociaj temoj inspiritaj de lingvo kaj vivo, naturpejzaĝoj en kiuj la maro avangardas kiel en pentraĵoj de Ajvazovskij, filozofio, kaj politiko (ja ni ne forgesu, ke Leen Deij estas la aŭtoro de la versoj por SAT-himno, kaj de du kantoj por la Esperanta Civito).

Eĉ pli da originala literaturo en LF 252. Etel Zavadlav, kiu partoprenis en la du atelieroj por esperantaj verkistinoj (2009 kaj 2011 en Ĉaŭdefono) malkovros kiel naskiĝas rakonto: nun oni ĝuos la komenciĝon de “Mastrino de ringoj”, kies daŭrigo maturiĝos en sekvaj numeroj de "Literatura Foiro".

Carlo Minnaja proponas parton el la verkata historio de la Akademio de Esperanto. La cXapitro spuras la kialojn kaj la eventojn pri la kreo de AdE surbaze de la Lingva Komitato.

La konkluda frazo de Valdas Banaitis pri esperanto kiel lingvo sistema: “La ceremonio de fremdlingva instruado por esperanto estas nur temporaba balasto”, certe vekos demandojn kaj kial ne debaton. Pri la diverseco kaj riĉo de la lingvoj en Eŭropo eseas Gianmarco Pisa, en traduko de Nicolino Rossi.

La prezidanto de la Nepala PEN-Centro Ram Kumar Panday traktas la temon pri medio, literaturo kaj literatura medio en Nepalo (tradukis Donald Broadribb).

Listigo de la kontribuaĵoj de Claude Gacond en “Literatura Foiro” bondeziras la redakcian kunlaborinton okaze de lia 80-jara naskiĝa jubileo.

Paulo Sérgio Viana ĉiĉeronas tra artsalonoj de diversaj muzeoj en la mondo por detaligi pri “David” de Mikelanĝelo, “Geedzoj Arnolfini” de Jan van Eyck, “Venuso, Amoro, Frenezo kaj Tempo” de Agnolo Bronzino, “Guernica” de Pablo Picasso kaj “Autuna ritmo” de Jackson Pollock.

En 2011 la koloraj kovriloj de LF temas pri arboj formantaj belegajn naturajn pejzagojn, okaze de la proklamita Internacia Jaro de Arboj.

La revuon “Literatura Foiro” posedas, eldonas kaj administras LF-koop; ĝi estas ankaŭ la organo de Esperanta PEN-Centro kaj parolilo de la Lingva Komitato de Esperantio. Ĉefredaktoro: Ljubomir Trifonĉovski. Grafiko: Perla Martinelli. Perantoj en 37 landoj. Internacia abontarifo 54 CHF. Rabato por Esperantaj Civitanoj en pli ol 50 landoj. Provekzemplero estas mendebla senpage ĉe Kooperativo de Literatura Foiro, CP 928, CH-2301 La Chau x-de-Fonds, Svislando; rete <lf-koop ĉe esperantio.net> aŭ ankau tra nia redakcio.

[HeKo 489 3-B, 31 jul 11]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0142 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0448 s s 
  Total: 0.0590 s s