Esperanta Civito

"Fonto" haltos en 2007, la 38a jaro por LF

La literatura almanako "Fonto", produktata de la samnoma eldonejo en Brazilo ekde 1980 kiel monata periodaĵo, ĉesos aperi fine de 2006. La lasta redaktoro estas Gerrit Berveling.

"Literatura Foiro" en 2007 dediĉos apartan atenton al Carlo Goldoni (1707-1794), la venecia sed kosmopolita aŭtoro, el kies dramaturga revolucio devenas la nuntempa teatro. LF estis fondita en junio 1970 de la literatura rondo La Patrolo (tiam Nicolino Rossi, Giorgio Silfer, Carlo Minnaja, Clelia Conterno Guglielminetti, Gaudenzio Pisoni) kaj de tiam regule aperadas. La oktobra numero, nun en la presejo, estas la 223a. La nuna ĉefredaktoro estas Ljubomir Trifonĉovski. Pli frue ĝin ĉefredaktis Giorgio Silfer (1970-1980, sesdek numeroj) kaj Perla Martinelli (1980-1994, cent numeroj).

"Literatura Foiro": Se vi konas pli ofte aperantan kaj/aŭ pli altnivelan literaturan revuon en Esperanto, bonvolu informi nin, deklaris publike Jens S. Larsen, 2 junio 2006 (hazarde, en la kvina datreveno de la Esperanta Civito).

Siaflanke, en lastatempe aperinta verko Humphrey Tonkin skribis interalie ke LF perdis sian aktualon kaj sian nivelon. Oni scivolas pri la opinio de prof. Tonkin koncerne la periodaĵojn de lia eldonejo (UEA)...

[HeKo 312 9-B, 16 okt 06]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0175 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0440 s s 
  Total: 0.0615 s s