Esperanta Civito

La urbestro inaŭguris la simpozion pri homaranismo

La urbestro de Ĉaŭdefono, Pierre-André Monnard, inaŭguris hodiaŭ matene la duan Simpozion pri homaranismo, 16-20 aŭgusto 2011, en la nova salono de Kultura Centro Esperantista.

Post enkondukaj vortoj de la prezidantino de KCE, sen. Perla Martinelli, kiu klarigis la elektosistemon en la loka demokratio, s-ro Monnard alparolis la publikon dum dudeko da minutoj. Li dankis la eminentajn gastojn (interalie ĉeestas diplomatoj kaj universitataj profesoroj) pro la honoro elekti ĝuste Ĉaŭdefonon por la simpozio. Sekve li prezentis mallonge la urbon, kiu laŭ populacio estas la tria en Romandio, post Ĝenevo kaj Laŭzano.

Parolinte pri la diversaj kulturaj iniciatoj, s-ro Monnard konkludis ke "ekde 1974 Ĉaŭdefono fieras gastigi Kulturan Centron Esperantistan. Ĉi tiu institucio, danke al sia intensa aktiveco kaj al la kvalito de siaj nunaj gvidantoj, konigas nian urbon tra la tuta mondo. Senlace oni instruas tie la lingvon inventitan de Zamenhof, lernitan de milionoj da homoj tra la mondo: homoj al kiuj ĝi ebligis kaj ebligas komunikadi simple kaj sendiskriminacie."

La urbestro menciis la kontakton inter la loka ekonomio kaj esperanto: kiam la horloĝa industrio serĉis vortojn el universala lingvo, pli moderna ol la latina, por indiki novajn markojn, ĝi elektis esperanton; naskiĝis tiel la markoj Movado, Universo, Eterna, Rado.

S-ro Monnard post transprenis la proponon de la transnacia Radikala Partio (li mem estante el la svisa Liberala-Radikala) pri la utiligo de esperanto kiel pontolingvo en la interpreta servo ĉe Eŭropa Unio, tiel ke la nunaj 506 eblaj kombinoj reduktiĝu al 46. Li ankaŭ menciis la aprobon de la rezolucio favora al esperanto (proponita de André Bringolf, postkomunisto) fare de la Kantona Parlamento, 18 februaro 2009, per 60 voĉoj kontraŭ 41.

"Kun Louis Chevrolet, Blaise Cendrars kaj Le Corbusier, Ĉaŭdefono estis la patrujo de pluraj utopiistoj. Vi situas en ĉi tiu linio kaj certe via persisto alportos fruktojn kaj kontribuos konstrui pli bonan mondon": per tiaj vortoj la urbestro fermis sian paroladon.

Nome de la Esperanta Civito (kiu aŭspicias la aranĝon) respondis la Vickonsulo, sen. Marie-France Conde Rey, kiu dankis la urbestron kaj priskribis la celojn de la simpozio, al kiu kontribuas per sciencaj komunikoj la sekvaj profesoroj: Davide Astori, Zofia Banet Fornalowa, Alain kaj Monika Béguin, François Degoul, Perla Martinelli,György Nanovfszky, Maria Risueno, Giorgio Silfer, Walter Zelazny. Arte kontribuos la koncerto de Elisabeth de Mestral.

[HeKo 490 8-B, 16 aŭg 11]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0142 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0408 s s 
  Total: 0.0550 s s